绿色大奖授周尧 Io Chou
Io Chou, Regxo de Papilio,
per Esperanto en scienco.
Kun neordinara komenco:
june studis en Italio.
Estigxis verdstela genio,
jardekojn penis kun intenco.
Io Chou, Regxo de Papilio,
por Esperanto en scienco,
Majstro pri entomologio,
kontribuis kun pacienco.
Muzeo kiel rekompenco
gloris lin fama tra Cxinio.
Io Chou, Regxo de Papilio.