山东枣庄孙明孝 Semio
En Zaozhuang batalas Semio,
fama pro Fervoja Gerilo.
Pro am' al verdstela berilo,
li ignoris pri promocio.
Por Esp-Festivala misio,
penas spite al malfacilo.
En Zaozhuang batalas Semio,
fama pro Fervoja Gerilo.
Dank' al harmonia medio
persiste en modesta stilo,
Zamenhof-busto en stabilo,
modelas loke asocio.
En Zaozhuang batalas Semio.