爱罗先珂鸭喜剧 Erosxenko
此主题相关图片如下:
☆ Erosxenko
(1889-1952)
--- anasa komedio
Erosxenko, blinda poeto,
iam en dezerta Pekino,
eksentas solecon en sino,
sopiras pri rana kvarteto ---
konsolo en nokta kvieto,
efika solec-elimino.
Erosxenko, blinda poeto,
iam en dezerta Pekino.
Okazis do ranid-acxeto,
kaj ankaux anasoj je kvino.
Sed je la komedia fino:
birdoj mangxis cxion sen peto.
Erosxenko, vea poeto.