En sia plena pompo la Princo Ningwang havis dekojn da favoratinoj, senescepte kun supera beleco kaj elstaraj artkapabloj. Maldekstre cxe la domo de la princo vivis edzino de kukisto, jen cxarma kaj delikata virino, kiun la princo eksxatis je la unua ekrigardo.
Per abunda donaco al la kukisto-edzo, la princo prenis la virinon kaj dorlote sxutis al sxi grandajn favorojn.
Post unu jaro, la princo demandis al la virino: "Cxu vi ankoraux sopiras pri la kukisto?"
La virino respondis nur per silento.
La princo do venigis la kukiston, arangxis por ili intervidigxon. La edzino fikse rigardis al la kukisto, larmoj gutis survange, versxajne ne povante elteni la cxagrenon. Tiam cxeestis dekkelkaj gastoj de la princo, cxiuj estis siatempe eminentaj beletristoj kaj senescepte sentis kortusxan kompaton. La princo ordonis ke la gastoj versu pri la okazajxo, kaj Wang Wei improvizis la unua:
Ne forgesi malnovan favoron
pro la nova dorlota siegxo.
Kun okuloj larmaj al la floroj
sxi diris nenion al Chu-regxo.
Neniu alia el la gastoj ankoraux kuragxas dauxrigi. La princo do revenigis la edzinon al la kukisto por ke ili la malnovaj geedzoj kunvivu gxis oldagxo.