dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 定婚店 Antauxdirita Geedzigxo

您是本帖的第 5938 个阅读者
平板 打印
标题:
定婚店 Antauxdirita Geedzigxo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
定婚店 Antauxdirita Geedzigxo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Li Fuyan(auxtoro en Tang-dinastio)
ANTAUXDIRITA GEEDZIGXO

    Wei Gu de Duling farigxis orfo ekde sia frua infanagxo. Kiam li elkreskis, li tre volis edzigxi kiel eble plej frue,sed dum longa tempo liaj klopodoj por svatigxo rezultigxis per nulo. En la 2a jaro de Yuanhe-erao ( 807 p.K.) dum sia vojagxo al Qinghe li restis en hotelo sude de Song-urbo. Tiam iu vojagxanta gasto en la hotelo svatis al li, proponante filinon de Pan Fang, la eksa asistanto de prefekto de Qinghe. Ili interkonsentis pritrakti la detalojn je la sekvanta mateno, antaux Long'xin-templo okcidente de la hotelo. 
    Cxar Wei Gu havis fortan aspiron je geedzigxo, la sekvan matenon li ekiris al la rendevuo tre frue, kiam la luno ankoraux brilis oblikve sur la cxielo. Atinginte la templon, li trovis, ke sur la sxtuparo sidas maljunulo kun sako apud si kaj legas sub la lunlumo. Wei Gu pasxis al li kaj rigardis al la legajxo, sed li scipovis legi nenion el gxi, kio estis nek ranidformaj ideogramoj nek sanskrito.
    “ Kio estas tiu cxi libro ?” demandis Wei Gu, “ Mi diligente lernis ekde mia juna agxo kaj bone scipovas cxian skribajxon de la mondo inkluzive tiun de sanskrito aplikata en la okcidentaj landoj, sed mi neniam vidis libron kiel la vian, kial ?”
    “ Jes, kompreneble. Kiel vi povis gxin vidi ? cxar gxi ja ne estas libro en la homa mondo.” respondis la maljunlo kun rideto.
    “ Kio do gxi estas, se ne de la homa mondo ?”
    “ Jen la libro de Hadeso.” respondis la maljunulo.
    “ Sed kiel povas okazi, ke vi, la vivanto en Hadeso, aperas cxi tie  ?”
    “ Ne mankas al mi la motivo por aperi cxi tie, fakte ja vi mem venas tro frue, sekve renkontas min. Cxiu oficisto de Hadeso administras iun aferon de homoj. Kiel do ili ne iras en mallumo? Nun sur la vojo duono el la vojirantoj estas homoj kaj la cetera duono— fantomoj. Tion multaj nur ne rimarkis.”
    “ Kion vi administras ?”
    “ Geedzigxon de la homoj.”
    Wei Gu tre gxojis kaj demandis:
    “ Mi orfigxis ekde frua infanagxo kaj nun cxiam deziras edzigxi kiel eble plej frue por plimultigi idojn al mia familio. Sed dum dek jaroj vanis mia penado en sercxo de fiancxino. Cxi matene iu proponis al mi veni cxi tien por interkonsiligxi pri svatigxo de la filino de eksprefekto s-ro Pan. Cxu mi sukcesos ?”
    “Ne! Sen difino de la Destino ne sukcesos ecx svatigxo de nobelo al filino de bucxisto. Kiel vi povus sukcesi por peti la manon de prefekta filino ? Via estonta edzino nun agxas nur tri jarojn kaj sxi edzinigxos al vi je sia deksepa jaro.”
    Tiam Wei Gu demandis kio estas en la sako. La maljunulo respondis:
    “ Rugxaj fadenoj, per kiuj mi interligas la piedojn de la destinitaj paroj. Kiam ili naskigxis, mi jam subligis kaj ili farigxos geedzoj  pli aux malpli frue malgraux tio cxu la du familioj estas malamikaj unu kontraux la alia, aux ege diferencaj de rangoj aux tre malproksime trovigxantaj. Via piedo nun estas jam interligita kun tiu de la bebino, kiun mi menciis, tial vanos via cxia klopodo je aliaj kandidatinoj.”
  “ Kie estas mia estonta edzino kaj kio estas okupo de sxia familio ? ”
    “ Sxi estas filino de maljuna legomvendistino Chen, kiu logxas  norde de la hotelo.”
    “ Cxu mi povus vidi sxin ?”
    “ Vendante legomon la maljunulino Chen ofte kunportas la knabinon en la bazaro. Sekvu min kaj mi montros sxin al vi. ”
    Kiam tagigxis, ne venis la homo, kiun Wei Gu atendis. La maljunulo volvis sian libron, portinte la sakon li ekiris. Wei Gu sekvis lin gxis la bazaro, kie li efektive vidis maljunan legomvendistinon blindan je unu okulo kaj cxe sxi trijaran knabinon, kiu aspektas versxajne ankoraux pli malbela.
    “ Jen via estonta edzino !” diris la maljunulo.
    “ Mi mortigos sxin !” kolere ekkriis Wei Gu.
    “ Ba, vanos via cxia provo ! Cxar sxi estas destinita farigxi honorinda sinjorino dank' al sia meritoplena filo.” dirinte tiujn vortojn la maljunulo malaperis.
    “ Fi al tiu cxi maljunulacxo !” blasfemis Wei Gu, “ ecx se  mi ne povas havigi al mi edzinon tauxgan al mia glora familio, mi edzinigos belulinon el junaj kantistinoj. Cxu mi,la ido de nobla familio, devas geedzigxi kun tiu malbela knabinacxo de blindulino ?”
    Li preparis akran ponardon, donis gxin al la serviston kaj diris:
    “ Vi estas cxiam fidela al mi, do mortigu por mi la knabinon kaj mi premios vin per dek mil moneroj.”
    “ Jes.” respondis tiu. La sekvan tagon, kasxante la ponardon en sia maniko, la servisto iris al la bazaro. Li jxetis sin kun la ponardo al la knabino en homamaso kaj forfugxis en hxaoso de foiro.
    “ Cxu mortigita ?” demandis Wei Gu al la sendito, kiam ili ambaux forrapidis de la akcidenta loko.
    “ Koron mi celis,” respondis la servisto, “ sed bedauxrinde trafis nur glabelon .”
    Poste Wei Gu multfoje svatigxis sed senescepte fiaskis. Forpasis plu dek kvar jaroj, dank' al la merito de sia patro Wei Gu estis komisiita kiel asistanto de la prefekto Wang Tai en Xiangzhou. Li plenumis sian oficon en tribunalo tiel bone, ke la prefekto edzinigis sian belegan filinon 16- aux 17-jaran al li. Wei Gu estis ege kontenta pro tio. Sed la edzino cxiam portis inter la brovoj oran ornamajxon, kiun sxi neniam demetis ecx dum sia banigxo. Tio donis al Wei Gu strangan senton. Post unu jaro li subite memoris la vortojn de sia servisto kaj demandis sxin pri la kialo, tiam  sxi lamente respondis:
    “ Ne filino, sed nevino de la prefekto mi estas. Kiam mia patro mortis sur sia posteno de estro de Song-urbo, mi estis ankoraux bebino. Mortis ankaux miaj patrino kaj frato unu post alia. Restis de mia patro nur parcelo da bieno sude de Song-urbo, kie mi logxis kune kun mia vartistino Chen, kiu vivtenis nin per legomvendado. Sx cxiam kunportis min cxe si por min prizorgi kaj foje en bazaro, kiam mi estis nur trijara,min trafis kanajlo per ponardo — de tiam restis cxe mi en la glabelo cikatro, tial mi cxiam gxin kovris per ornamajxo. Antaux sep aux ok j aroj, mia onklo adoptis min al li kaj poste li edzinigis min kiel sian filinon a l vi. ”
    “ Cxu via maljuna vartistino Chen estis kun unu blinda okulo ?” demandis Wei Gu.
    “ Jes, sed kiel vi povas scii ?”
    “ Cxar la atencinto ja estis mi !” respondis Wei Gu kaj li rakontis  al sxi cxion...
    “ Ho, kiel strangas la sorto !” miris la edzino. Kaj de tiam la geedzoj vivis des pli harmonie kaj ege respektis unu la alian. 
    Poste al ili naskigxis filo, kiu estis nomata Kun kaj farigxis prefekto de Yanmen. Pro lia merito la patrino estis honorigita per la titolo “ Honorinda Sinjorino de Taiyuan”.
    Kiam la estro de Song-urbo auxdis tiun historion, li subskribis la hotelon kie Wei Gu restis “ Hotelo de Antauxdirita Geedzigxo”.

(Penseo n-ro 9, p.39)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/4/12 2:35:33

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05859 秒, 4 次数据查询