此主题相关图片如下:
Patriota Poemo,
kiu furore cirkulis post la Pariza Evento inter cxinaj studentoj en Francio
Mastro de la mesagxo:Vento tra Stepo
2008-04-16 14:15 <http://club.chinaren.com/11/121290114>
Esperantigis Micxino
[noto]Jen mesagxo aperinta en la forumo de la cxinaj studentoj en Francio. La mesagxo disvastigxis furora inter la patriotaj cxinaj studentoj kaj rapide farigxis por ili La Marseljezo(La Marseillaise). Laux densa bajronismo en la poemo,oni supozas ke gxin versis studento pri angla literaturo.
Parizo, paradizo pli supera ol infero!
Per flago nacia ni retro-rigardas hejmlokon!
Tiun tagon ni vojagxis for de la Patrio,
sub sxargxo de vento, ondoj, tristo, nostalgio.
Sub pompaj lampoj, en sennombraj vesperoj,
sur la liva bordo de ebriiga rivero,
mi mem staras dronante en soleca sufero.
Kiu emergxas el Sejno
cxiam la rugxa transa bordo!
Ho mia kompano!
Kial vi tiel ekzaltigxas?
Cxu vi vidis la lunon de Qin- kaj Han-dinastioj,
aux auxdis hurlon de la Flava Rivero?
Tiel pensante,
mi ankaux estas kun sango bolanta!
Forbruligo de la Ronda Brila Gxardeno,
falo de la Malpermesita Urbo,
okazintaj cxe tomboj de niaj prauloj,
kauxzis pompon de la Muzeo de Louvre,
kaj gloron de Elysee-palaco en Francio!
Pensante pri tio,
mi ne povas deteni min larma kun emocio!
Ho, ventego de Trafalgar-placo
levos furiozajn ondojn de Elysee-palaco.
Ho,rugxa nacia flago,
brulu en mia brusto, donu al mi forton!
Ho mia kompano!
Ne estu kaptita de paniko,
nek dronu en melankolio,
ne timu la arogantecon de malamikoj!
Alte tenu la nacian flagon,
ke rugxaj flagoj flirtu cxie,
tio estas nia nobla spino!
Alte tenu la nacian flagon,
ke rugxaj flagoj flirtu cxie,
tio estas kora voko de vagaj filoj!
Ho mia kompano!
Se vi revenus al hejmloko, mi petas,
bonvole forvisxu larmojn al mia amatino.
Se sxi demandus pri nia stato, mi petas,
bonvole diru al sxi kun fiero:
ke cxiu cxino agas en sama maniero!
Laux mia supozo, cxi momente,
mia panjo ankaux larmas torente.
Sxi certe scias, ke la idoj,
heredantoj de la Drako, jam kreskas,
kie ajn ni trovigxas!