地震后的书包 Librosakoj
Librosakoj post Tertremo
Vicoj da librosakoj sur ruino!
pensigas al ni pri fresxvigla vivo.
Geknaboj en flor-agxo de naivo
kial subite falas al vivfino?
Parco nejuste laux fatal-destino
falcxas per masakro en efektivo.
Pro la tragedio -- forta motivo --
larmoj vualas al nia retino.
Kvankam doloras la sceno obskura,
tamen ni batalas kun persistemo.
Spite al la katastrofo natura,
Cxinio luktas kontraux la tertremo.
Por pli bela perspektivo futura,
Esperantistoj cxantas per poemo.