贺庾老钻石婚庆 Gratule
此主题相关图片如下:
AL S-RO YU JINHUI
--- gratule al lia Diamant-geedzeco
Guozhu (2008-06-08)
Yu Jinhui laŭ antaŭdestino
konkorde geedziĝis para.
Sortfavoro ne-ordinara
al li kaj lia Sinjorino.
Realiĝas vota inklino:
Kunvivi ĝis aĝo blankhara.
Yu Jinhui laŭ antaŭdestino
konkorde geedziĝis para.
Rekordo benas al kulmino:
Diamant-geedzeco rara,
bona idaro senkompara,
kaj venos feliĉoj sen fino.
Yu Jinhui laŭ antaŭdestino.