屈原 云中君 Nuba Diino
此主题相关图片如下:
QU Yuan (340 a.K.—278 a.K.)
NUBA DIINO
--- la 2-a el la dek unu pecoj de la <Naux Kantoj>
Banite en akvo kun bonodoro,
per buntkoloraj vestoj sin vestante,
la mediumo jam alvenas lante.
Kandeloj lumas antaux la auxroro,
hele en la kultejo kun adoro,
kiel la suno kaj luno brilante.
Veturas per kalesxo sxvebflugante.
Kaj drako servas kiel konduktoro.
Impone la nubdiino descendas,
subite jxetigxas al la cxielo.
Mia rigardo pli disten etendas
tra la spaco gxis senlima nivelo.
Ve! Pro vi miaj suspiroj krescxendas.
Turmentas min la forta sopir-sxvelo!
--- Trad. Guozhu 2008-06-08
kiam la Drakboata Festo unuafoje farigxis legxa feriotago en Cxinio
[此贴子已经被作者于2008-6-8 9:37:15编辑过]