dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 当代奇迹 Pensiga Penseo

您是本帖的第 2982 个阅读者
平板 打印
标题:
当代奇迹 Pensiga Penseo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
当代奇迹 Pensiga Penseo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Guozhu:
PENSIGA PENSEO

--- okaze de la apero de la jubilea n-ro 200 de <Penseo>
(2008-06-15)

当代奇迹  发人深省
——《Penseo三色堇》出刊二百期纪念

(2008-06-15)

1.La Graveco de Esp-revuoj
Estas netroiga aserto, se ni dirus, ke eldonado de esp-revuoj okupas la primaran gravecon en kaj por nia Esp-movado. Kiel ni cxiuj scias, la unua esp-revuo <La Esperantisto> naskigxis je 1889-09-01, do, pli juna ol la fama <Unua Libro> de Esperanto nur je du jaroj. Dank' al esp-revuoj estigxis Esp-movado. Aux, alivorte dirite: Sen esp-revuoj ne povas esti Esp-movado. Tial, ni povas rimarki, ke eldonado de esp-revuoj dauxras fakte tra la tuta historio de Esp-movado, malgraux cxia malfacilo, cxu politika aux ekonomia.

1.世界语刊物的重要性
如果我们说,世界语刊物对于我们的世界语运动有着头等的重要性,此言当不为过。众所周知,世界上第一份世界语刊物《世界语者La Esperantisto》创刊于1889年9月1日,比世界语《第一书》的问世,只晚了两年。正因为有了世界语刊物,才有了世界语运动。或者,换句话说:没有世界语刊物就没有世界语运动。所以,我们注意到,世界语刊物的出版贯穿于世界语运动的始终,而不管有多少政治或经济上的困难。

2.Cxinaj Esp-revuoj
En la historio de cx. centjara cxina Esp-Movado, aperis pli ol centoj da diversaj esp-revuoj en diversaj lokoj, tempoj sub diversaj kondicxoj.
* La plej frua cxina esp-revuo <La Novaj Tempoj> aperis je 1907-06-22 en Parizo.
* La plej nova esp-revuo <Tra la Mondo> naskigxis je 2007-01-01.
* La plej bedauxrinda cxina esp-revuo estas <El Popola Cxinio>, post rekordtena eldonado de 507 numeroj dum 50 jaroj, subite malaperis gxia papera eldonado ekde 2001.
* La plej rimarkinda el la centoj da cxinaj esp-revuoj sendube estas <Penseo>.
Se la centoj da cxinaj esp-revuoj aperintaj dum la pasinta jarcento jam formigxis granda gxardeno, ni povas diri, ke Penseo nur estas vere malgranda floro en tiu Centflora Gxardeno. Tamen, tiu malgranda floro allogas per distingeblaj trajtoj, neforvisxeblaj atingoj kaj aparta historia pozicio.

2.中国世界语刊物
在近百年的中国世运历史中,在各个不同地点,不同时间,不同条件下出版过的世界语刊物,数目当超过数以百计。
* 中国最早的宣传世界语的刊物,是《La Novaj Tempoj 新世纪》华文周刊。这份刊物于1907年6月22日,创刊于法国巴黎。
* 最新的一份世界语刊物《Tra la Mondo 环游世界》,创刊于2007年元旦。
* 最令人遗憾的中国世界语刊物《El Popola Cxinio 中国报道(EPCx)》(1950-05/2000-12),共出了50年,累计507期,其纸张版竟从2001年起突然消失。
* 在数以百计的中国世界语刊物之中,最值得注意的,无疑是小刊《Penseo 三色堇》。
如果把百年之中中国E刊看作是百花园,《Penseo 三色堇》只不过是这百花园中的一朵小花而已。但它这朵小花却有着自己鲜明的特色、独特的地位、不可磨灭的成绩。

3.Koncize pri Penseo
* Fondita en julio de 1990, beletra revuo tute en Esperanto, cxiumonate je 4 pagxoj en A4-formato;
* Honorita de Grabowski-premio en 1994-09-04;
* Regula eldonado cxiumonate, nur kun interrompigxo de 16 monatoj (1995-09/ 1996-12). Reaperis ekde 1997 per n-ro 63, kaj en junio de 2008 aperas la jubilea n-ro 200.
* en 1997 aperis gxia elektronika versio en interreto, kaj tiu rekordo pruvis ke Penseo estas la plej frua enretigita inter cxiuj cxinaj esp-revuoj.
* krom papera kaj elektronika versio, ekzistis ankaux aldonaj specialaj kromnumeroj por pli longaj tekstoj, Penseanoj kiel ligilo inter cxinaj legantoj kaj abonhelpa fonduso. Eldonigxis en la nomo de Penseo ankaux certaj brosxuroj beletraj.
* Kiel cxefredaktoro s-ano Shi Chengtai funkciis gxis n-ro 106 kaj li mem redaktis n-rojn de 1 gxis 62, s-ano Lin Liyuan laboris en Kantono por enkomputiligi, komposti, presi kaj dissendi.
Kiel respondeca redaktoro s-ano Guozhu redaktis n-rojn de 63 gxis 100 (1997-01/ 2000-02) en Wuhan per softvaro nomata Huaguang, kiu subtenas cxapelitajn literojn, speciala laborgrupo faras presadon kaj distribuadon.
S-ano Mao Zifu redaktis 6 n-rojn de 101 gxis 106 per softvaro Word.
Ekde n-ro 107 (septembre 2000) cxefredaktas s-ano Vejda kaj la revuo aperas bonritme en PDF-versio kaj cxiujn n-rojn oni povas nun libere legi kaj elsxuti en interreto. 
<
http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm> (La kompleta kolekto)
<
http://www.gazetejo.org/eo/search/node/Penseo> (PDF-ajxoj ekde n-ro 107)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/6/15 13:01:40

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询