此主题相关图片如下:
IX. Korte...
Korte, floras arbo speciala,
kaj verdjuno tra folioj brilas.
Por donaci al amato kara,
florojn mi de brancxoj nun eksxiras.
Min saturas jen arom' vuala,
sed gxin sendi vane mi aspiras.
Kion signas tiu flor' banala?
ke mi longe, flame vin sopiras!
(Trad. Guozhu)
Guozhu
Kia laboro, tia valoro