古诗十九首(15) Homo vivas
此主题相关图片如下:
el DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
XV.
Homo vivas malpli ol jarcenta,
ofte sub jarmila zorg' turmenta.
Kurtas tago, longas nokt' sen heloj.
Kial ne ekskursi kun kandeloj.
Anstataux atendi nur futuron,
prefere kaptu nunan plezuron!
Tre sxpareme vivas malsagxuloj,
fine igxos mokaj celtabuloj.
Feigxo de Wang Ziqiao* legenda,
nur fikcia songxo malfidenda !
(Trad. Guozhu)
* Wang Ziqiao (cx.565 a.K. - cx. 549 a.K.), kiu feigxis sub helpo de taoisto laux legendo.