dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 三大传奇导言(1) Enkonduko

您是本帖的第 2181 个阅读者
平板 打印
标题:
三大传奇导言(1) Enkonduko
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
三大传奇导言(1) Enkonduko


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Enkonduko pri la
Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio

Verkado de noveloj en Cxinio, se oni kalkulas ekde la tempo de Han-dinastio (206 a.K.- 220 p.K.), gxis nun jam havis historion de cx. 2 jarmiloj. Sed gxia kreado en vera senco komencigxis nur en Tang-dinastio ( 618 - 907). Cxar preskaux cxiuj verkoj gxis antaux Tang-dinastio legigxis nur kiel mallongaj notoj cxu pri strangajxoj aux pri neordinaraj kondutoj de homoj.
Jugxante laux ekzistantaj verkoj, iuj el ili estis el antikvaj fabloj, t.e., legendoj uzitaj por ekspliki ian filozofion dum la ceteraj uzitaj de Taoismo, Budaismo kaj aliaj religiaj sektoj por propagandi sian doktrinon.
En Tang-dinastio okazis al noveloj esenca disvolvigxo , kiu malfermis novan epokon por kreado de noveloj en Cxinio. Lusin trafe montris:“Same kiel poezio, ankaux la kreado de noveloj ekhavis sxangxigxon en Tang-dinastio.” La plej rimarkindaj sxangxigxoj okazis en jenaj flankoj, nome, enhavo kaj priskribo.

Plivastigo de enhavo.
Kiel nove emergxanta literatura formo, novelo de Tang-dinastio, konata kiel chuan qi ( kuriozaj rakontoj), ne katenis sin per rigoraj limigoj. Gxi toleras grandanime pli vastajn temojn kiujn la aliaj pli ortodoksaj literaturaj formoj rifuzas akcepti. Ekz-e, bagateloj en cxiutaga vivo, furoraj anekdotoj, folkloraj legendoj, kortusxaj amrakontoj malobservantaj al etiketo, cxiuj povas farigxi gravaj temoj de noveloj. Samtempe, tiuj, kiuj neniel povis trovi sian lokon en seriozaj poezio aux historio, ekz-e, banalaj putinoj, hetajroj, geservistoj, kromedzinoj, komercistoj aux ecx friponoj kc.,ankaux povas farigxi protagonistoj en noveloj.
Dank’al la plivastigo de temoj, noveloj de Tang-dinastio respegulis panoramon de reala socia vivo siatempe kaj kreis abunde da buntaj figuroj kun grandaj valoroj por literaturo kaj konado.

Pliricxigo de priskriboj.
Gxis antaux Tang-dinastio cxiuj rakontoj plej ofte estis tre mallongaj kaj simple verkitaj — nur skeleto de  rakonto kun poka supervesto sur gxia kadro, limigante sin ia “fidela” registro pri faktoj. Sed auxtoroj de noveloj en Tang-dinastio “konscie ellaboris sian verkadon”, ne rifuzante, ecx intence manipulante, uzon de iom da fikcio en siaj verkoj. Ili liberigis  novelon de la dependa pozicio sub historio al matura artformo, donante al gxi kompletan strukturon, zigzagan intrigon, okulfrapajn figurojn kaj delikatajn priskribojn.

Estas rimarkinde ke inter noveloj de Tang-dinastio tiuj pri amo kaj geedzigxo okupis relative pli grandan proporcion, kaj, akiris ankaux plej brilajn sukcesojn. La tri amrakontoj, kiujn niaj karaj legantoj nun tenas en sia mano , reprezentas la plej altan nivelon de noveloj en Tang-dinastio kaj gxuis la renomon kiel la plej famaj tri amrakontoj de Tang-dinastio.
La protagonistoj de la tri rakontoj cxiuj estas virinoj. Dank’al la sukcesa kreado far auxtoroj, ili cxiuj merite eniris la galerion de virinoj en la cxinaj antikvaj noveloj.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/7/26 5:50:30

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询