dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 三大传奇导言(2) Enkonduko

您是本帖的第 2403 个阅读者
平板 打印
标题:
三大传奇导言(2) Enkonduko
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
三大传奇导言(2) Enkonduko

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
La Amo de F-ino Cui Yingying de Yuan Zhen(779 - 831) origine havis titolon Renkonto kun Feino, cxar gxi skribis pri amo kaj tragedio de f-ino el nobla familio, kio estis rara temo inter tiamaj noveloj, tial gxi havis gravan socian valoron kaj grandan influon al postaj verkistoj. Multaj poemoj kaj dramoj kreigxis baze de gxi, inter kiuj la plej fama estis la opero Okcidenta Cxambro, kies esperantan bildrakonton eldonis CxEL. 
Yuan Zhen estis poeto kiu gxuis grandan famon tiel popularan kiel sia samtempulo Bai Juyi. Liaj poemoj estis vaste legataj kaj konataj ecx en la imperia palaco, kie li estis konsiderata kiel geniulo. Li havis gravajn oficojn en la Kortego kaj postlasis centojn da verkoj. Yuan Zhen estis la plej fame konata el verkistoj de Tang-dinastiaj noveloj, kvankam la novelo, kiun li verkis, estis nur tiu cxi unikajxo. Lusin komentis ke “li verkis ne multe sed havis gravan influon kaj grandan famon.”  
La Amo de F-ino Cui Yingying rakontis pri amo inter nobldevena f-ino Cui Yingying kaj instruitulo Zhang, kiu fakte estis enpersonigxo de la auxtoro mem. Tial gxi enhavis kaj kortusxajn rememorojn pri travivajxo propra de la auxtoro  kaj ankaux senkulpigan skribon por siaj perfidaj agoj.
La novelo kortusxe rakontis la tutan procezon kiel ili, la geprotagonistoj, havis siajn intervidigxon, konatigxon, enamigxon, disigxon kaj nesaveblan forlason, finigxon per tragedio, prezentante la disvolvigxon kaj sxangxigxon de psiko, penso kaj karaktero de f-ino Cui Yingying, kaj tiel elmodlis figuron de ribela f-ino kiu rompis la barilon de feuxdaisma etiketo por akiri liberon de sia amo .
F-ino Cui Yingying estis knabino el nobla familio. Sxia unuafoja intervidigxo kun instruitulo Zhang okazis en la familia festeno, post kiam Zhang protekte savis la filinon kaj la patrinon s-inon Cui, kiu laux genealogia  arbo estis onklino de Zhang el nesama brancxo. 
En la unuafoja intervidigxo, “sxiaj tempiharoj pendis ambauxflanke, tusxante la brovojn kaj sur sxiaj vangoj sxvebas rozaj nuboj”, tio montris ke sxi, longtempe vivante en buduaro, sen kontakto kun nekonataj viroj, estis singxena kaj maltrankvila.La priskribo ke “ Sxi mienis kun apenaux legebla plendo kaj kvazaux ne povis elteni la sxargxon  de  sia korpo” montris sxian fieran memamon. Kvankam sxi alvenis devigite de patrina ordono, tamen sxi estis malkontenta. Sed, malgraux tio, tiu cxi unuafoja in tervidigxo kovis en sxi semon de amo. Post la familia festeno, kiam  Zhang subsendis al sxi du poemojn pri Printempo, sxi ecx reciprokis al li per la poemo La Luno en la Monatmeza Nokto, mendante rendevuon cxe la okcidenta cxambro.
    Lauxsupoze tiu cxi rendevuo nature okazus kiel dolcxa intervidigxo de geamatoj por reciproki kolombumadon inter si. Tamen, tute ekster atendo de legantoj, en tiu cxi revido f-ino Cui Yingying alvenis en bonorda vestado kaj kun severa mieno. Sxi kun cxastema sinteno riprocxis al Zhang per seriozaj vortoj, avertante ke li “ne profitu alies  dangxeron por atingi sian malcxastan celon kaj tenu sin bonkonduta kaj ne transiru la limon de virto !”
 Tiu ago ne estas sxia artifiko. Tio fakte pli estas sxia lasta barakto kaj rezisto kontraux la tento de amo ol lauxsxajne nur deadmono al Zhang. Tiel, post akraj animkonfliktoj de kelkaj vesperoj, okazis la tria intervidigxo, kiam fine rompigxis al f-ino Cui Yingying la defenda linio de feuxdisma etiketo , kaj sxi, “ kunportante  litajxojn”, mem iniciate venis al logxejo de Zhang kaj jxetis sin en lian sinon. Sed la brilaj larmgutoj dum sxia “sinofero” kaj la konduto ke sxi “nur langvore gxemis sed dum la tuta nokto diris ecx nenian vorton” kaj ke “ dum pli ol dek tagoj post la okazajxo estis nenia sxia informo”, cxio montris la konfuzigxon kaj kontrauxdirojn en sxi .Nur post kiam sxi vidis la poemon Renkontigxo kun Feino en 60 versoj verkitan de instruitulo Zhang, “ reokazis rendevuoj inter ili. Instruitulo Zhang foriris antaux la auxroro kaj revenis post vesperigxo, tranoktinte kune kun f-ino Cui en la okcidenta cxambro kaj tiel dauxris preskaux unu monaton ”. Tiam f-ino Cui Yingying ne plu estis martiro de la feuxdisma etiketo sed jam venkinto en sia amo.
Post la tri intervidigxoj sin sekvis du disigxoj. La unua disigxo okazis kiam la s-ino Cui iom sciis pri ilia amafero sed “sxi jam ne povis oponi kaj vole nevole devis helpi la kunigxon”, tiam instruitulo Zhang senkauxze vojagxis al Chang’an por kelkaj monatoj. Rilate tiun vojagxon, “f-ino Cui montris nenian malaprobon, sed vualis sur sxia  vizagxo evidente malgxoja mieno”. La dua disigxo okazis sub la motivo, “cxar pli kaj pli proksimigxis la dato de imperia ekzameno”.Disigxoj kondukis al definitiva forlaso, kaj tiu procezo ankaux estas la procezo de elformigxo de karaktero de f-ino Cui Yingying. De knabino milda, amema kaj bonkora sxi farigxis matura kaj firmvola. Sxia familia deveno kaj edukado donis al sxi certan sentemon kaj jugxpovon. Sxi anticipe konsciis pri la okazonta tragedio de sia amo.
F-ino Cui Yingying en la novelo havis siajn amon, cxagrenon, malkontenton kaj malamon. Sxia familia deveno kaj socia pozicio faris hezitemon, bonkoroecon kaj malfortecon en sxia karaktero; sed, la strebo kaj sopiro al amo  ankaux sxangxis sxin profunda, decidema kaj firmvola . Inter virinaj figuroj en noveloj de Tang-dinastio, Yingying estas tiu kun sendependa pozicio kaj aparta karaktero. Dek sep jaroj da edukado de feuxdisma etiketo en buduaro igis ke sxi kondutas nek tiel malkasxema kiel Huo Xiaoyu(Jado), nek tiel sagaca kiel Li Wa. Sxi estas sxi mem, sxi estas nenia “sorcxulino”, sed vivanta homo. Tio estas la plej sukcesa kreado de la novelo.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/7/27 6:37:58

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询