dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 三大传奇导言(4) Enkonduko

您是本帖的第 2560 个阅读者
平板 打印
标题:
三大传奇导言(4) Enkonduko
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
三大传奇导言(4) Enkonduko

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
  La Honordamo S-ino Li Wa ankaux titoligxis kiel La Honordamo Qianguo. La auxtoro Bai Xingjian (775-826) estis la pli juna frato de fama poeto Bai Juyi. Bai Xingjian sukcese trapasis la kortegan ekzamenon en la dua jaro de Yuanhe-erao (807 p.K.), poste funkciis kiel kortegano en diversaj oficoj. Li kreis verkojn de poemoj kaj prozoj en 20 volumoj, kiuj poste perdigxis preskaux cxiom, escepte nur de du pecoj, nome: La Honordamo  S-ino Li Wakaj laTri Songxoj, kiuj ambaux havis esp-ajn versiojn eldonatajn de Penseo.
 En la fino deLa Honordamo S-ino Li Wa la auxtoro  Bai Xingjian konfesis ke li unue  auxdis tiun rakonton de sia praonklo kaj poste sub instigo de s-ro Li Gongzuo li verkis la novelon. Sed laux komuna opinio de akademia rondo, li verkis tion surbaze de la folklora kantrakonto Brancxo da Floro kun sia prilaboro.
Yuan Zhen iam skribis poemon Responde al Akademiano S-ro Bai Juyi en 200 Versoj , kaj sub la versoj
  Post kutima subskribad’ de via nom’ sur muro,
           en auxskulto de rakont’ rapidis  tempokuro

li aldonis jenan noton, klarigante ke “ kiam s-ro Bai Juyi ekskursis kun mi, li ofte emis doni sian subsk ribon sur muroj, kaj ni ankaux en lia domo cxe Xinchang-strato kune auxskultis la folkloran kantrakonton Brancxo da Floro , kiu dauxris pli ol ok horojn kaj ankoraux ne finigxis.”Do estas facile supozeble ke Bai Xingjian ankaux havis sxancon auxskul ti la saman kantrakonton Brancxo da Floro .
Same kiel La Filino de Princo Huo, ankauxLa Honordamo S-ino Li Wa  skribis pri amafero inter putino kaj nobldevena junsinjoro, sed kun tute malsama finigxo : dum la unua finigxis kiel tragedio, La Honordamo S-ino Li Wa havis “felicxan finon”, kiu estis unika inter cxiuj noveloj de Tang-dinastio pri amo de putinoj. La Filino de Princo Huo faris senkompromisan kritikon kaj riprocxon al la geedzigxa sistemo laux familia deveno , La Honordamo S-ino Li Wa prenis pli mildan kaj pacigan starpunkton, kiu respegulis la inklinon de civitanoj kun idealisma koloro.
La novelo rakontis ke junsinjoro instruitulo de Xingyang, kiu veturis al Chang’an  por partopreni en la metropola ekzameno,enamigxis al putino Li Wa. Post kiam lia ricxajxo estis elcxerpigita, lin forpelis la prostituistino per trompa ruzajxo kaj la junsinjoro dronis al mizera vivo kiel kantisto de elegio en funebrejo. En vetkantado de elegioj en la strato Tianmen, la junsinjoro renkontigxis kun sia patro kiu skurgxis lin apenaux mortinta kaj senigis la rilaton inter patro kaj filo. Post pluraj sortbatoj la junsinjoroj farigxis almozulo. En negxsxtorma nokto li estis savita de Li Wa, kiu mem volonte kunvivis kun li kaj, post jaroj da zorgema flegado, la junsinjoro gajnis unu post aliajn brilajn sukcesojn en imperiaj ekzamenoj kaj farigxis sxtatoficisto. Li oficiale geedzigxis kun Li Wa, kiu ankaux estis nomumita kiel honordamo.Ecx la patro ankaux revenis agnoski lin sia filo. 
Se la rakonto jam delonge cirkulis en tiama socio, do estas supozeble ke la “felicxa fino” ne estas laux arbitra arangxo de la auxtoro,  pli kredinde estas ke la auxtoro akceptis la jam vaste konatan rakonton kaj konservis tion en sia novelo. Se tia “felicxa fino” fakte estas nereala, tute ne eble okazinta en tiama socio, kiu aparte akcentis pri familia deveno,  kial la popolamaso sxatas tian komedian finigxon ? Tio montras, ke la nova koncepto de civitana klaso pri geedzigxo  kaj nova idealo pri geedzigxa sistemo gajnis vastan simpation kaj subtenadon. Skribi la putinon Li Wa favoranto, savanto kaj edzino de la junsinjoro,kaj ecx nomumi sxin  honordamo, tio estas ia blasfemo al la malnovaj noblaj familioj kaj defio kontraux la geedzigxa sistemo laux familia deveno, kvankam tia defio ne estas tiel senpera kaj klara ol tiu en la novelo La Filino de Princo Huo .Sendube La Honordamo S-ino Li Wa estas el la superaj verkoj inter noveloj de Tang-dinastio. Laux folklora kantrakonto la auxtoro kreis noblan, bonvirtan kaj belan figuron de virino el plebo kaj akiris brilajn sukcesojn en arto.
 La novelo priskribis la apartan karakteron de Li Wa : sagaca kaj matura. Kvankam sxi agxis nur 20-jara, tamen sxi jam suficxe multe travivis en amaferoj. Sxi cxiam restis sobra, sekve ankaux forta .Sxi kuragxas ami. En sxia unuafoja intervidigxo kun la junsinjoro, kiam vesperigxis kaj la prostituistino urgxis ke li rapide foriru por reveni, Li Wa auxdace invitis lin resti, dirante : “cxar vi ja havis la deziron lui la logxejon cxi tie, kio do malhelpas vin portempe tranokti cxe ni ?” kaj sxi interparolis kun li “pli intime kaj humure, sen ajna skrupulo”, esprimante sxian mildan amemon. Post kiam la mono de la junsinjoro estis fordisipita kaj la prostituistino montris al  li malvarman konduton, Li Wa tamen amis pli “profunde kaj arde”. Tamen sxi ankaux rolis kiel komplico por forpeli lin per ruza artifiko. Tio gxuste montris sxian “sobrecon”. Sxi amis la junsinjoron, sed sxi bone konsciis la grandan diferencon inter ili. Sxia rompon de amo al li gxuste estis sxia amo en alia speciala formo. Tial, kiam sxi  trovis lin apenaux mortanta almozulo en negxsxtorma nokto antauxsxia pordo, sxi sentis kaj penton kaj rimorson, sxi  decideme disigxis de la prostituistino kaj per sia tuta forto savis la amaton. Sxia helpo estis firma kaj sincera, tute sen celo por ricevi lian repagon. Kiam la junsinjoro sub sxia flegado gajnis sukcesojn en sia kariero , sxi nur sendis lin gxis Jianmen, ne petante geedzigxi kun li oficiale. De tio ni povas vidi, ke la karaktero de Li Wa cxiam estis sobra kaj firma, sekve, kompare kun tiu malforta de f-ino Cui Yingying kaj tiu revema de Huo Xiaoyu, sendube estas pli matura. Figuro de Li Wa estas plej bone skribita inter la noveloj de Tang-dinastio.
  Intrigo de  La Honordamo S-ino Li Waestas zigzaga sed ne groteska, kelka tempe okazis  versxajne neatenditaj subitaj eventoj, sed tio fakte tute konformas al la natura disvolvigxo de la vivo kaj redonas al ni la profilon  de pleba socio en Tangdinastio.Priskriboj de La Honordamo S-ino Li Waestas delikataj kaj vivecaj, ekz-e kiam Li Wa en sia buduaro rekonis la vocxon de la junsinjoro.Interparoloj en La Honordamo S-ino Li Waestas versimilaj kaj vervdonaj, ekz-e jenaj linioj pri la unuafoja viziton al Li Wa:
Post tagoj, la instruitulo vestis sin per bela vesto, kaj, komandante plurajn servistojn, iris frapi je la pordo peti intervidigxon.
Post nelonge, servistino eliris malfermi la pordon. La instruitulo demandis al sxi: “ Kies logxejo estas tiu cxi domo?”
Anstataux respondi, la servistino rapide kuris internen, lauxte kriante: “Alvenas la junsinjoro kiu perdis sian rajdvipon !”
La knabino gxojegis kaj diris al sia servistino: “ Transdiru al li: atendu momenton! cxar mi bezonas tempon por mia tualeto kaj alivestigo antaux eliro.”
per malmultaj vortoj bildigis la malsamajn kondutojn de debuta junsinjoro, naiva servistino kaj mature trankvila fama putino.
 Ankaux la vasta uzo de kontrastigoj sukcese malkovris la bonan (aux malbonan) humanecon de koncernato(j) kaj helpis al legantoj koni pli profunde ties karakteron, ekz-e de la snobe senkora patro s-ro de Xingyang.
 Cxinaj esp-istoj ja klopodis konigi al nia verda mondo gemojn el trezorejo de cxina antikva literaturo. Sed, ni devas konfesi, kompare kun traduko de poemoj de Tang-dinastio, kiu fakte jam estas mizere malmultaj,  nombro de la  esp-igitaj noveloj de Tang-dinastio estas ja tro ne lauxproporcie pokaj.Penseo konscie publikigis de tempo al tempo sur siaj pagxoj iujn pecojn de kuriozaj rakontoj de Tang-dinastio, sed , pro limigo de spaco, cxiuj kun iom pli longa teksto ne povis aperi en la monata revueto . Tion eble niaj karaj legantoj jam kun bedauxro rimarkis. Sed ni ne sxparas(os) nian penadon. Se pagxo ne suficxas ampleksi, cxu ankaux brosxuro ? Kial do ne provu ? Jen la unua brosxuro, kiun Penseo speciale dedicxis al noveloj de Tang-dinastio, por via aprezo kaj kritiko. 
— Guozhu

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/7/29 3:33:31

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询