莺莺传(4) Yingying
En la sekvanta jaro, instruitulo Zhang malsukcesis en la imperia ekzameno kaj restis en la cxefurbo. Li skribis leteron al f-ino Cui por konsoli kaj la responda letero de f-ino Cui legigxis jene:
“ Kunprenante mi legis vian leteron kaj sciis vian profundan amon, kiu kortusxis kaj droni min en tristo kaj en gxojo. Vi donacis al mi skatolon da ornamajxoj kaj kvincolon da rujxo por ke mi faru al mi tualeton. Kvankam mi kore dankas vin pro la karaj donacoj, tamen, sen via cxeesto, por kiu do mi ankoraux faru al mi la tualeton ? Male, vidante tion, mi havas ecx pli multajn sopirojn kaj veojn.
Mi informigxis ke vi nun restas en la cxefurbo por dauxrigi vian studadon. Nature tio bezonas trankvilon kaj kvieton. Tamen bedauxrinde estas, ke mi, malfortulino en dezerta loko, estos forlasita de vi por cxiam ! Tio estas fatala laux mia sorto. Kion mi ankoraux diru pri tio ?
Ekde la lasta auxtuno, mi ofte trovigxas en konfuziteco, kvazaux perdinte ion.Okaze de kunsido inter samfamilianoj, vole-nevole mi devis pene eltordi el mi iom da rido aux parolo, sed en kvietaj noktoj, kiam mi estis sola, mi neniel povis deteni min de larmado. Ecx en songxo mi plorgxemis pro la disigxbedauxro. Kvankam en la songxo mi ankoraux havis la karajn intimajxojn kun vi kiel en pasinteco, tamen ofte okazis, ke mi surprizvekigxis antaux ol finigxo de la amrendevuo. Kvankam en mia litkovrilo versxajne ankoraux postrestas duona varmo, tamen la racia penso klare atentigis al mi kiom longe ni jam disigxis unu de la alia !
Post nia lastfoja disigxo, rapide forpasis jam unu jaro. Chang'an estas urbo plena de diversaj gxuoj kaj cxie ekscitas homajn sentojn. Kiel felicxa mi estas ke vi ankoraux ne forgesis kaj ofte karmemoras min, kiu trovigxas en dezerta malproksimo, tiel ke mi, senscia virino, ne scias kiel dankas vin. Rilate al la jxuro ke ni kunigxu dum tuta vivo, mi nepre ne sxangxigxos. Mi rememoras pri la malnova tempo kiam ni, pro la gekuzeco, kelkatempe kunestis cxe festeno aux simila okazo. Tentite de servistino mi malkasxis al vi mian koron kaj neniel povis bridi ampasion de juneco. Vi incitis min galante kiel Sima Xiangru per liutludo al Zhuo Wenjun, sed min faris rifuzon per forjxeto de navedo kiel tiu far filino de Gao-familio al Xie Kun. Post kiam ni havis intimajxojn, pli profundigxis amo inter ni kaj, en mia sensagxa penso, mi ja opiniis ke mia fidela amo trovis sian neston. Tamen, ekster mia atendo, post mia sinofero al vi, vi ne faris gefiancxigxon kun mi, tiel ke mi estis malhonorita kiel knabino kiu mem oferis sian virgulinecon kaj mi ne povas publike servi al vi kiel edzino. Tio farigxos granda bedauxro dum mia tuta vivo, tamen, krom veadi, kion alian mi ankoraux povas fari? Se vi havas bonkorecon degne plenumigi mian deziron, mi sentos senfinan felicxon ecx gxis la tago de mia morto. Aux male, se vi agas kiel grandanimulo, kiu rigardas amon nur bagatelo forlasinda por trovi alian pli atentindan utilismon kaj prenas la antauxgeedzigxan kunigxon malaprobinda fiago kaj la pasintan amjxuron meplenuminda, tiaokaze, ecx se neniigxis mia korpo kaj cindrigxis miaj restajxoj, mia sincera koro restos senmorta. Tiam mia spirito sxvebos kun vento, rosoj kaj postsekvos cxe vi sendisigxe cxu en vivo cxu post morto, tia estas mia fidelo verdire. Antaux la leterfolio mi sencxese larmas, singulte gxemveas, ne povante tute esprimi miajn sentojn. Mi bondeziras al vi mil bonfartojn ! Bonfartojn mil !
Mi sendas al vi unu jadan ringon, ludajxon en mia infaneco por ke vi kunportu cxiam cxe vi. La jado signifas sensxangxan firmecon kaj la ringo esprimas senfinan dauxron, krome, ankaux tufon da haroj, te-muelilon el bambuo. Neniu el tiuj estas altvaloraj objektoj. Mi esperas nur ke vi estu tiel firma kiel jado, dum mia koro krocxas cxiam al vi kiel ringo. Miaj larmoj makulas sur la bambuajxo kaj miaj cxagrenoj senordas kiel la haroj. Resume, per tiuj objektoj mi esprimas miajn sentojn, esperante ke nia amo longdauxru! Mia koro sekvas vin tre intime, dum la korpoj disigxas tre malproksime. Revido por ni estas en senpromesa neniamo. Miaj cxagrenoj, tristoj amasigxas sur cxi papero. Kvankam ni disigxas unu de la alia trans miloj da lioj, tamen ni anime ja interkomunikigxas. Do, mil bonfartojn! La printempa vento ankoraux estas suficxe drasta kaj facile malsanigas. Vi bone zorgu vian farton kaj singardu pri via sano. Ne tro zorgu pri mi ! ”