dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 霍小玉传(6)Jadeta

您是本帖的第 2490 个阅读者
平板 打印
标题:
霍小玉传(6)Jadeta
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
霍小玉传(6)Jadeta
    Okazis tiel: Lastnokte Jadeta havis songxon ke bravulo en flava cxemizo enportis Li Yi gxis la lito kaj diris, ke sxi demetu ties sxuojn. Kaj tio vekis sxin. Sxi tuj rakontis la songxon al sia patrino kaj mem interpretis :
    “Sxuo — duo. Cxu tio ne signifas ke la edzo kaj edzino revidu sin? Kaj mi demetu ? Ke min forjxetu? Ho, ve! Mi revidos lastafoje kaj, post tio, okazos mia morto!” 
    Frumatene,sxi petis, ke la patrino kombu al sxi la harojn. Pensante, ke jadeta havas konfuzitan menson pro longtempa malsano, la patrino ne kredis sxian parolon. Sed post insista petado de Jadeta. sxi faris al sxi kombadon. Kaj, tuj post finigxo de la tualeto, Li Yi efektive estis alvenigita.
    Jadeta malsanis tiel longe, ke sxi cxiam bezonis helpon en la movigxo. Sed, auxdinte la alvenon de Li Yi, sxi subite levigxis per si mem, sxangxis al si veston kaj iris eksteren, kvazaux helpate de feoj. Sxi pasxis rekte al Li Yi kaj fiksis koleran rigardon al li.Morta silento. Sx statuis, febla kaj diafana, de tempo al tempo levis sian manikon por kovri la vizagxon kaj jxetis rigardon al Li Yi. Dume la cxeestantoj larmis pri la mizereco de Jadeta.
    Mirakle envenis dekoj da pladoj kaj vino. jen arangxo de la juna bravulo. Cxiuj cxetabligxis.
    Jadeta, kvankam sxi forturnis sin flanken de Li Yi, tenis straban rigardon al li dum longa momento, fine levis sian tason, versxis la vinon planken kaj diris:
    “ Mi estas virino tiom malfelicxa el virinoj,  vi — viro tiel perfida ! Ankoraux floragxa, tamen mi jam devas morti kun rompita koro! Mi neniam plu povos servi al mia kara panjo! Mi devas forlasi por eterne miajn silkajn vestojn kaj muzikon! Mi tristos ecx en la alia mondo! cxion vi kauxzis! Sinjoro! Adiaux! Post la morto mi certe farigxos vengxa spirito, kiu lasos nenian pacon al viaj edzinoj kaj kromedzinoj!”
    Kaptante la brakon de Li Yi per sia maldekstra mano, Jadeta jxetis la tason teren kaj, post kelkaj doloraj plorkrioj, cxesis spiri.
  La patrino levis sxian kadavron kaj metis gxin en la sinon de Li Yi, ke li revivigu jadetan per vokado. jam nenio helpas! 
    Li Yi do surmetis funebran veston kaj ploradis tagnokte, kun forta bedauxro. En la nokto antaux sxia sepulto, Li Yi ekvidis, ke sxi reaperis el post la funebra kurteno kaj aspektis tiel bela kiel en sxia vivo. Sxi portis granate rugxan jupon, purpuran tunikon kaj rugxa-verdan pelerinon. Apogante sin oblikve cxe la kurteno kaj fingrumante siajn broditajn rubandojn, sxi diris al li:
    “Dankon pro via adiauxo atestanta, ke vi ankoraux havas iom da amo al mi! Mi jam povas iom trankvili en Hadeso !” Dirinte tion, sxi subite malaperis.
    La sekvantan tagon, sxi estis sepultita en Yusuyuan antauxurbe sude de Chang'an. Li Yi cxeestis sxian entombigon kaj revenis post plenumo de la funebrado.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/13 12:31:56

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询