dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 李娃传(4)S-ino Li Wa

您是本帖的第 2426 个阅读者
平板 打印
标题:
李娃传(4)S-ino Li Wa
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
李娃传(4)S-ino Li Wa

  Veninte al la domo de la onklino, li frapadis sur la pordo, sed dum longa momento neniu respondis. La instruitulo lauxte vokis tri-kvar-foje , nur tiam iu sxtatoficisto malrapide eliris. La instruitulo haste demandis al li: “Cxu la onklino estas hejme ?”
    “Nenia onklino trovigxas cxi tie !” respondis tiu.
    “Sxi estis cxi tie hieraux vespere, kial kasxi sxin ?” diris la instruitulo kaj demandis, al kiu la domo efektive apartenas.
    “Tio cxi estas domo de ministro s-ro Cui. Hieraux iu homo luis cxi tie cxambroj, dirante ke li devas atendi kuzon venontan de malproksime. Sed antaux la vespero ili cxiuj jam foriris.”
 
    La instruitulo do revenis viziti la malnovan hotelon en Buzheng-kvartalo. Mastro de la hotelo kompatis lin kaj regalis lin per mangxo, lasinte lin plu logxi. Pro la atako de la abrupta ofendigxo kaj cxagrenigxo, la instruitulo, honta kaj kolera, senigis al si mangxadon dum tri tagoj. Li dronis en malsano, kiu post pli ol tagdeko farigxis pli serioza. Timante ke li mortos tie, la hotelmastro translokigis lin al funebrejo. La instruitulo kusxis tie morteme dum multaj tagoj. Ankaux homoj en la funebrejo tre kompatis lin kaj cxiutage mangxigis al li iom da nutrajxo. Poste, li iomete plibonigxis kaj povis ireti helpe de irbastono. Depost tiam, la funebrejo dungis lin por zorgi  pri funebraj kurtenoj, tiel ke li povus vivteni sin per la laborenspezo.

    Post kelkaj monatoj, iom post iom li resanigxis. Cxiufoje, kiam la instruitulo auxdis funebran kanton, li cxiam gxemis, ke li estis ecx malpli valora ol la forpasintoj kaj ofte singultis kaj larmis neniel povante sin deteni.  Kaj, reveninte li imitis la kantadon. Cxar la instruitulo denaske estis tre sagxa, tial, post ne multaj tagoj li jam scipovis kanti la funebrajn kantojn tiel lerte ke ecx en la granda metropolo Chang’an neniu povis rivali kun li.

    Tie estis du funebrejoj, inter kiuj cxiam okazis intensa konkurenco. La orienta funebrejo posedis pli sxikajn kaj luksajn veturilojn, objektojn ol tiuj de la okcidenta, tamen la kantado de iliaj funebristoj estis malpli bona.  Informigxinte pri la lerta kantado de la instruitulo, la direktoro de la orienta funebrejo kolektis 20 milojn da moneroj por dungi lin. Dume veteranaj samfakuloj elektis inter si la plej lertan por kasxe instrui al li novajn elegiojn, kaj ili mem akompanis hxore. Tia trejnado iris en sekreto pli ol dek tagoj, sed neniu eksterulo ecx flaris pri tio.  Direktoroj de la du funebrejoj intervetis, dirante: “Lasu nin eksponi respektive cxiujn niajn objektojn por funebraceremonio sur la strato Tianmen (La Cxiela Pordo) por kompari kies objektoj estas la pli bonaj, kaj tiu, kiu perdos la veton, estu punata per monpuno de 50 miloj da moneroj por arangxi festenojn, cxu bone ?”

     Ambaux jesis pri la interkonsento, kaj sekvis invito de garantianto, subskribo de kontrakto, dono de signaturoj kaj poste okazis la konkurenca ekspozo, kiu allogis vizitantojn je kelkdek miloj. La stratestro raportis tion al la policestro , kaj tiu raportis tion al la cxefo de metropolo. Tiel homoj el diversaj flankoj estis altirataj tien kaj multaj stratoj ecx farigxis senhomaj pro tiu evento.
    La konkurenca ekspono komencigxis de mateno, kaj gxis tagmezo, cxiuj veturiloj kaj ceremoniaj objektoj de la okcidenta funebrejo montrigxis  malpli bonaj, kaj gxia cxefo mienis iom honta. Do li starigisaltaron el du litoj en la suda stratangulo. Alpasxis viro kun longa barbo, tenante en sia mano grandan sonorilon, sekvate de kelkaj helpantoj. La barbulo blovis sian lipharojn, levis brovojn, prenis per unu mano sian alian manradikon kaj kapbalancante ascendis la altaron kaj li ekkantis la elegion <Blanka Cxevalo>.Cxar li havis la renomon de cxiamvenkanto, tial li kantis fiere jxetante strabojn ambaux flanken.  Ankaux liaj sampartianoj varme aplauxdis al li, opiniante lin absoluta cxampiono superebla de neniu rivalo.
    Post momento, ankaux la direktoro de la orienta funebrejo starigis altaron el du kunmetitaj litoj cxe la norda stratangulo. Junulo kun nigra kaptuko, cxirkauxita de 5 aux 6 kolegoj tenantaj grandajn plumventumilojn, iris sur la altaron. Tiu ja estis la instruitulo de Xingyang. Per senurgxemaj movoj li iom ordigis al si la veston kaj ekkantis per plengorgxa vocxo, kun mieno sxargxita de netolerebla tristo. La funebra kanto, kiun li kantis, estis la antikva elegio <Matena Roso>. Li kantis tiel sonore ke vibre tremis ecx la brancxoj de la arboj. Apenaux ol finigxis lia kanto, la auxskultantoj jam estis kortusxitaj kaj singulte lamentis. Mokate de la publiko, la direktoro de la okcidenta funebrejo sentis ankoraux pli grandan honton. Li kasxe metis la punmonon tie kaj mem sxtele forkuris. Vidante la evakuigxon, la spektantoj stuporigxis de granda miro, ne sciante la kauxzon. 


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/9/17 8:37:12

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询