dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 李娃传(7)S-ino Li Wa

您是本帖的第 4462 个阅读者
平板 打印
标题:
李娃传(7)S-ino Li Wa
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
李娃传(7)S-ino Li Wa

    Forpasis ankoraux unu jaro, tiam la knabino diris al li: “Nun vi povas partopreni en la imperia ekzameno.”
    Kaj la instruitulo per unu fojo jam akiris la plej bonan sukceson, kio faris lin kun granda famo en la koncerna ministrejo. Ecx tiuj veteranaj ekspertoj, kiuj legis lian verkajxon, admiris kaj respektis lin, dezirante havi sxancon amikigxi kun li.
    Tiam knabino Li Wa admonis al li: “Momenton ! Nun ne malmultaj sukcesantoj de la ekzameno opiniis ke ili facile akiros gravan postenon en la Kortego kaj grandan famon tra la lando. Tamen, cxar vi havis malhonorajxon en la pasinteco, vi ne povas kompari kun aliaj homoj. Tial, vi devas bone ekzerci vin por gajni alian brilan sukceson en la imperia ekzameno, nur tiam vi povos superi cxiujn aliajn.”
    Ekde tiam la instruitulo do studis pli diligente kaj pene, sekve plivastigxis lia renomo.
    Okaze de la jaro de kortega ekzameno, talentuloj de diversaj lokoj kolektigxis en la metropolo. La instruitulo partoprenis en la ekzameno je la fako de Honesta Admonado kaj gajnis la unuan lokon. Li estis komisiita funkcii kiel adjutanto en Chengdu-prefektujo. Sxtatoficistoj en la Kortego cxu superaj aux malsuperaj cxiuj farigxis liaj amikoj. Antaux lia ekveturo al la posteno, Li Wa diris al li: “Nun mi jam redonis vian originan fizionomion al vi, sekve ankaux nuligis mian kulpon kontrux vi. En la venontaj jaroj, mi volas reveni por priservi al mia maljuna patrino, dume vi devas preni belan frauxlinon el nobla familio kiel vian edzinon por mastrumi vian domon. Vi povos boparencigxi al korteganoj, nepre ne malhonorigu vin mem, kaj nun mi devas foriri kaj diri al vi :  adiaux!”
    Larmante, la instruitulo diris al sxi: “Se vi forlasos min, mi preferas memmortigi antaux vi per gorgxtrancxo!”
    Sed la knabino insiste rifuzis veturi kun li al lia postena loko. La instruitulo persiste petegis, kaj fine, la knabino diris: “Mi akompanos vin gxis Jianmen trans Jangzi-riveron, tiam vi devos lasi min reveni.” 
    La instruitulo jesis.Post pli ol unu monato, ili venis al Jianmen. Antaux ol ilia forveturo venis kortega dekreto pri promocio. Okazis tiel: La patro de la instruitulo, s-ro de Xingyang, estis promociita al la estro de  Chengdu kun kumula ofico de revizoro de Jiannan. Post 12 tagoj, la patro venis al Jianmen. La instruitulo do preparis sian vizitkarton kaj vizitis lin en la gastejo kie la patro paslogxis. Komence, la patro ne kredis, ke lia filo ankoraux vivas en la homa mondo. Sed kiam li legis sur la karto la nomojn kaj ofictitolojn de la familianoj de la instruitulo je tri generacioj, li estis forte surprizita, kaj ordonis lin eniri. Karesante per mano al lia dorso, la patro ploris dum longa momento kaj diris: “Lasu nin refarigxi patro kaj filo kiel antauxe !” 
    La patro demandis al la filo pri liaj travivajxoj, kaj la instruitulo respondis detale rakontinte pri cxio. La patro miregis, kaj demandis kie estas la knabino.
    “Sxi akompanis min gxis cxi tie kaj nun estas veturonta revenen !” respondis la instruitulo.
    “Ne !” la patro kategorie negis.
    La sekvantan tagon, la patro decidis, ke li kaj la filo ambaux veturu la unuaj al Chengdu kaj  Li Wa restu  portempe en Jianmen kaj logxu en vilao konstruota por sxi.

    La sekvantan tagon post ilia veno al Chengdu, ili unue sendis al sxi svatistinon por interkomuniki, kaj poste laux la oficiala ceremonio ili bonvenigis sxin al Chengdu kaj okazigis solenan nupton.
  Post la geedzigxo, Li Wa bone prezidis la someran kaj vintran kultojn, lerte mastrumadis la familiajn aferojn kaj estis multe sxatata kaj alte taksata de la bogepatroj.

    Post kelkaj jaroj, forpasis unu post alia la gepatroj de la instruitulo, Li Wa arangxis funebradon laux rito tre zorgeme kaj kontentige. Cxe la kabano, kie sxi logxis por la funebrado, elkreskis fea herbolinzhi kun tri spikoj. Tion la lokaj sxtatoficistoj prenis por bonauxgurajxo kaj raportis al la Kortego. Ankaux dekoj da blankaj hirundoj kiuj konstruis sian neston sur la trabo de la domo. Informigxinte pri tio, la imperiestro ege miris kaj donis al la  instruitulo apartan favoron. Post plenumo de trijara fileca funebrado, la instruitulo estis foj-refoje promociita al estreco super pluraj prefektujoj en malpli ol dek jaroj. Ankaux Li Wa estis honorita per la titolo Honordamo de Qianguo. Al ili naskigxis 4 filoj, kiuj cxiuj farigxis gravaj sxtatoficistoj, interalie la malplej alta rangulo funkciis kiel estro de urbo Taiyuan. La fratoj cxiuj geedzigxis kun filinoj de noblaj familioj, kaj la imponeco, kiun ili gxuis, estis komparebla de neniu. Ahx , Li Wa, kvankam estis hetajro, tamen havis tiel noblan neordinaran konduton, kiun ne povis superi ecx bonvirtaj virinoj en la antikva tempo. Kial oni povus teni sin sen admiro kaj suspiro pri sxi ?
    Mia praonklo iam funkciis kiel estro de Jinzhou, poste kiel oficisto en financa ministrejo kaj gxia administranto de akva kaj tera trafikoj. En la tri postenoj stafetis kun la instruitulo de Xingyang, tial li bone konis la historion. En unu el jaroj de Zhenyuan-erao(785-804), foje mi kun s-ro Li Gongzuo de Long'xi interbabilis pri bonvirtaj virinoj, interalie mi rakontis la vivon de la Honordamo de Qianguo. Kun respekto auxdinte la rakonton, s-ro Li Gongzuo aplauxdis per manklakoj kaj petis ke mi skribu. Do mi prenis plumon, trempis gxin en inko, kaj faris detalan priskribon por rezervi tion al estontaj generacioj. Tio okazis en la oka monato de la dekunua jaro de Zhenyuan-erao (795 p. K.). Notis Bai Xingjian de Taiyuan.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/9/20 7:03:26

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询