Preter Persikfloroj
Fisxboato flosas laux printempa monto.
Tra brakum' de persikfloroj la veturo.
Aprecante arbajn rugxojn li alvenas
riverfinon, Jen: nenia homa spuro.
Tra mont-aperturo pita kaj obskura,
ekvidigxis ebenajxoj infinitaj.
Fore rigardate--arboj nubkisantaj,
kaj proksime: mil bambuoj dislokitaj.
La fisxisto ekprezentis sian nomon
al lokanoj, kiuj, en vest’ prafasona,
kune logxis sur tiu persika ruro,
gxuis sian ermitvivon paca, bona.
Sub luno, pinoj, kusxas kvietaj domoj.
Sunlevigxe bruas kokoj, bojoj rure.
Auxdinte venon de ekstermonta gasto,
ili kun scivol' invitis lin konkure.
Tage, stratoj bonvenigas for fal-florojn,
kaj vespere la akvovilagx' cxe strando.
Pro milito ili fugxis el hommondo,
poste do longdauxre vivis en felando.
Kiu eldvenus mondon en la valo ?
Lauxsupoze : tie krom nuboj — nenio !
Ne konsciis la fisxist' la lokon rara,
cxar lin ekturmentis forta nostalgio .
Fore de l' mirgroto, poste la fisxisto
renavigis al la loko arkadia,
kvankam kun memfid'li tamen neatendis
ke l' pejzagxoj tie igxis tut alia.
Siatempe li memoras bone l'vojon.
La celloko estis post kelka meandro.
Nun jam cxie fluas persikflora akvo,
sed por cxiam malaperis la mirlando !
Trad. Guozhu