王维诗选(08) 终南别业 Sudmontazilo
此主题相关图片如下:
§008-1
Wang Wei(701-761)
La Vilao cxe Zhongnan-monto
Mezagxe sxatas Vojon mi adore,
kaj logxas olda cxe la Suda Monto.
Ofte ekskursis sola bonhumore,
pejzagxon gxuis kun zenisma sponto.
Mi iris gxis la font' de la rivero,
side aprecis pri nuba profilo.
Renkonte arbhakiston en vespero,
forgesis revenon pro gxojbabilo.
Trad. Guozhu