此主题相关图片如下:
今天,2008年11月1日,《源氏物语》迎来千岁华诞,特转发一段最新的世译(片断)供爱友们欣赏,此译选自日本世界语刊物 <La Movado> n-ro 687 (2008年5月号)p.5
Murasaki-Ŝikibu
Rakontaro Genĝi (1)
laü Tacuo Huĝimoto
Vortoj de la tradukinto
Informita pri la miljara datreveno de la ekesto de “Rakontaro Genĝi” en ĉi tiu jaro, mi aüdacas traduki tiun faman romanon en Esperanton. Mi trovis la nunan jaron tre oportuna kaj instiga por entrepreni la traduklaboron.
Bonŝance, la redakcio de “La Movado” bonvolas afable aperigi ĝin felietone.
Ĉiu traduko estas malfacila, sekve ankaü tiu ĉi; mi tamen klopodos prezenti al vi facile kompreneblan legaĵon.
Tamen, la romano Genĝi estas tre longa, tial mi ne kura.as antaüvidi, kiom longe daüros tiu ĉi felietono. Mi diras nun al vi almenaü jenon:
mia traduko ne povos kovri la tuton de la originala romano, nek ĝi estas laüvorta plena traduko; sekve ĝi povas esti nur “Genĝi laü Tacuo Huĝimoto”, nome laü mia interpreto. Antaüdankon por via afabla legado. (2008.03.21)
Kiricubo (1)
En tempo de certa Mikado estis sola, kiu ĝuadis distingitan favoron, kvankam ne tiom pinte altranga inter amaso da asiduantaj vicedzinoj kaj kromedzinoj.
Tiaj matronoj, kiuj de sia servokomenco estis pretendemaj pri “mi la unua”, malŝatis kun ĵaluzo la eminente prifavoratan. La kromedzinoj, samrangaj al la distingita aü malpli altrangaj ol ŝi, estis tiom pli maltrankvilaj. Ĉe la matena kaj vespera servadoj, ŝi agitis al la homoj la koron, kaj ŝajnis ŝuldiĝi je rankoroj, iĝis eĉ tre afekcia, kaj malfortanimece revenemis siahejmen; ankaü tion lia moŝto trovis tiom pli “intime kompatinda”, degnis ignori onikalumniojn, do estis tiel, ke ĝi aspektis ekzemplodona al la mondo, nome ŝi estis evidente favortraktata.
Ankaü la unuaranguloj kaj duaranguloj forturnis la okulojn ne tolerante rekte ĝin rigardi; tia estis la favoremo de lia moŝto Eĉ en Ĥinujo, surbaze de tia afero en la mondo ekestis ĥaoso, iĝis bedaürindaj situacioj; tial laügrade inter homoj de la mondo aperis amaraj sentoj kun irititaj senpaciencoj kaj, fine, oni avertis kun la cito de la ekzemplero de la ĥina imperiestredzino Jang; sekve la kromedzino ne sciis, kie sin trovi en tiaj
cirkonstancoj, ŝi tamen servis apogante sin sole je la senkompara favorkoreco de lia moŝto.
La patro jam forpasis; la patrino de malnova bona familio estis klera, kaj la filino ne bezonis timi malplivalorecon kaj plenumis preskaü ĉiujn kortegajn ceremoniojn eĉ antaü aliaj kromedzinoj, kiuj havas gepatrojn kaj ĝuas nun la bonan reputacion de la mondo; ŝi tamen malhavis apogindan kuratorecon, kaj mankis al ŝi io apoganta okaze de ĉiu solena aranĝ, tial ŝi ŝajnis esti evidente korsoleca.
Ĉu estis probable profunda ligo inter ambaü jam en la antaüa mondo, naskiĝis al ili eĉprinceto pura kaj bela, kvazaü gemo, vere rara en la mondo. Lia moŝto bonvolis senpacience atendi,ĉu nun jam nun oni venos al la kortego montri la novnaskitan princeton; li venigis lin kaj vidis, ke ĉi tiu infano havas eksteroridinare belegan fizionomion. (daürigota)
--- el <La Movado> n-ro 687 p.5