BELULINOJ
La trian tagon, marte, serenas la vetero.
Ekskursas belulinoj en Chang'an cxe rivero.
Sinteno eleganta. Kondut' sengxene cxarma.
Allogas delikata hauxto, gracio karna.
Pompas brokata vesto printempe en brizbano,
kun brodaj pavoj, unikornoj el filigrano.
Kio surkape? Pendas beriloj gxis tempio.
Kio postdorse? Zonas juveloj cxe talio.
Trovigxas inter ili Guo kaj Qin Honordamoj---
parencoj en favor' de imperiestraj amoj.
En pot' smeralda: kamelajxo por karnavalo,
kaj fisx' vaporumita sur plado el kristalo.
Tedite de frandajxoj, mangxiloj ne movigxas.
Por veki apetiton kuiro ne suficxas.
Euxnukoj algalopis sen levo de polveroj.
Venadas el Palac-kuirejo kurieroj.
Kortusxas muzikajxoj al dioj kaj fantomoj.
Strate trafikon sxtopis amasoj, gastoj, homoj.
Ho, kiel arogante altrudas jen cxevalo.
Homo descendas, iras grandpasxe al la halo.
Salikaj floroj kovras sur lemnojn blanklanuge.
Bekprenis rugxan tukon la Blua Bird' forfluge.
Ne tro proksimen! Brulas potenco premiera!
Nepre evitu ke vi ofendus lin kolera.
(753 p.K.)
elcxinigis Guozhu 2004-11-18