dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 唐人小说:离魂记 Animo

您是本帖的第 2681 个阅读者
平板 打印
标题:
唐人小说:离魂记 Animo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
唐人小说:离魂记 Animo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Chen Xuanyou*(aŭtoro en Tang-dinastio)

ANIMO DISIĜINTA DE LA KORPO

En la tria jaro de Tianshou-erao(692 p.K.), Zhang Yi de Qinghe funkciis kiel oficisto en Hengzhou kaj tie loĝis. Li estis homo kvieta, kun malmulte da amikoj. Al li naskiĝis ne filo, sed nur du filinoj, el kiuj la pli aĝa mortis jam infanaĝe kaj la pli juna Qianniang elkreskis senkompare ĉarma kaj bonvirta fraŭlino.
Zhang Yi havis nevon Wang Zhou de Taiyuan, kiu montris sin inteligenta kaj bela jam de infanaĝo. Zhang Yi taksis sian nevon tre kara kaj ofte diris:" Mi certe edzinigos Qianniang al li." Poste, ambaŭ elkreskis gefraŭloj kaj profunde amis en sia koro unu la alian, sed tion la gepatroj sciis neniom. Hazarde iu eminenta el la suboficistoj petis de Yi la manon de Qianniang kaj Yi konsentis ties svatigon. Informiĝinte pri tio la fraŭlino ege ĉagreniĝis, ankaŭ Wang Zhou suferis de malkontenta indigno. Pretekste ke li devas veturi al la ĉefurbo por la ŝtata ekzameno, li petis de Yi forpermeson. Ne povante deteni la nevon, Zhang Yi forsendis lin kun abundaj donacoj.
Kun kaŝita turmento en la koro, Wang Zhou faris adiaŭon kaj sidiĝis en boato. Vespere,la boato veturis sufiĉe malproksimen kaj atingis bordon ĉe monto. Noktmeze, kiam Wang Zhou neniel povis endormiĝi,li aŭdis subite de la bordo trotajn paŝojn kaj iu rapide alproksimiĝis. Ekrigardante, li trovis ke estas Qianniang alkurata kun nudaj piedoj. Zhou estis ravita de la neatendita feliĉo. Premante la manojn de la knabino li demandis kial ŝi alvenis.
"Mi ne povas vin forgesi eĉ en sonĝo!" diris la fraŭlino lamente. "Nun oni devigos min edziniĝi al alia homo kontraŭ mia volo , sed mi kortuŝiĝis de via neŝanĝebla profunda amo al mi, tial mi decidis reciproki vin kaj alkuris spite ĉion for de miaj gepatroj."
Pro la neatendita feliĉo Wang Zhou ekstazis neordinare. Li kaŝis la knabinon en la boaton kaj rapidigis senprokraste. Zhou tagnokte spronis la boaton kaj post kelkaj monatoj li atingis Sichuan-provincon.
  En daŭro de kvin jaroj Qianniang naskis du filojn. Ŝi ne korespondis kun siaj gepatroj, sed ĉiam sopiris ilin. Foje, plorante ŝi diris al la edzo:
"Mi venis al vi ĉion spitante. Dum kvin jaroj min informis nenio pri miaj gepatroj. Ĉu restas do loko en la mondo por tiel malĝentila fili no kiel mi ?"
"Ne ĉagreniĝu, ni vizitu ilin! " respondis la edzo kortuŝite de ŝia turmentiĝo kaj ili kune veturis al Hengzhou.
Atinginte Hengzhou, Wang Zhou vizitis la domon de Zhang Yi la unua kaj rakontis ĉion okazintan.
  "Kia babilo!" mirigite diris Zhang Yi."Dum tiuj jaroj Qianniang ja restadis ĉiam malsana en ŝia buduaro!"
"Tamen nun ŝi troviĝas en la boato !" persistis Wang Zhou.
 Kun pliigita surprizo Zhang Yi sendis serviston al la bordo por konstati. En la boato efektive sidas Qianniang, flora kaj vigla, ŝi demandis al la servisto:
"Kiel fartas miaj gepatroj?"
Ege mirigite la servisto rapidis al Zhang Yi kaj raportis kion li vidis propraokule.
Kiam la malsana fraŭlino kuŝanta en la buduaro informiĝis pri tio,ŝi ellitiĝis, sin ornamis kaj ŝanĝis al si vestaĵojn, ridete, tamen tute senvorte.Ŝi eliris renkonte al la alia Qianniang kaj antaŭ ĉies okuloj la du fraŭlinoj kuniĝis en unu korpon kaj duobliĝis iliaj vestoj unu super la alia.
Tiun okazintaĵon la familio de Zhang Yi opiniis ne normala kaj sekve tenis ĝin ĉiam sekreta. Pri tio subsciis nur ne malmulte da parencoj. La geedzoj portis post 40 jaroj kaj iliaj du filoj ambaŭ sukcesis en ŝtataj ekzamenoj kaj funkciis kiel asistanto de guberniestro aŭ kapitano pri publika sekureco.
Mi, Xuanyou, multfoje aŭdis tiun historion dum mia junaĝo. Kelkaj rakontis ĝin kun nesamaj detaloj, kiuj iuj aŭskultantoj opiniis ĝin elpensita. Dum la lastaj jaroj de Dali-erao(766-779) mi renkontiĝis kun s-ro Zhang Zhongxian, la guberniestro de Laiwu, kiu detale rakontis al mi tiun historion. Ĉar genealogie Zhang Yi estis onklo de la guberniestro, tial li sciis tre bone tiun koriozan okazintaĵon, kiun nun mi verkis en tiu ĉi rakonto.

Trad. Guozhu
------------

  * La aŭtoro vivis en jaroj dum regado de la imperiestro Tang Daizong(762-779). Mankas aliaj informoj pri lia vivo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/19 8:59:45

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询