dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 唐人小说:任氏传 Vulpa Feino Ren

您是本帖的第 9980 个阅读者
平板 打印
标题:
唐人小说:任氏传 Vulpa Feino Ren
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
唐人小说:任氏传 Vulpa Feino Ren

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Shen Jiji(ĉ.750-800)

VULPA FEINO REN

 

Ren, ja estis eksterordinara virino.

Prefekto s-ro Wei havis propran nomon Yin, kiu viciĝis la naŭa inter gefratoj en sia familio. Laŭ patrinflanka genealogio li estis nepo de Li hui, princo de Xin'an. Junaĝe li estis senbride diboĉa kaj drinkema.

Zheng,la edzo de lia kuzino, viciĝis la sesa inter siaj gefratoj, kies nomon oni forgesis. Zheng lernis luktarton junaĝe kaj ankaŭ ŝatis drinkadon kaj voluptĝuon. Sed li estis malriĉa, kaj vivtenata de edzina parenco. Zheng kaj Wei fariĝis intimaj amikoj nedisigeblaj ĉu en ekskurso ĉu en la ĉiutaga vivo.

Somere en la sesa monato de la 9-a jaro(750 p.K.) de Tianbao-erao,Wei Yin, en akompano de Zheng, promenis en la ĉefurbo Chang'an kaj volis iri al la kvartalo Xinchang por drinki. Kiam ili venis suden de la kvartalo Xuanping, Zheng petis portempan forpermeson, pretekstante privatan aferon, kaj ili interkonsentis renkontiĝi poste en la drinkejo. Wei Yin rapidis sur blanka ĉevalo orienten. Zheng rajdis sur azeno suden al la norda pordo de la kvartalo Shengping.

Zheng ekvidis survoje tri knabinojn piedirantajn, inter kiuj estis ĉarm knabino en blankaj vestoj. Zheng miris pri ŝia beleco, vipis sian azenon jen antaŭen jen malantaŭen. Li volis diri flirtemajn vortojn, sed ankoraŭ ne kuraĝis. La blanke vestita knabino okulumis al Zheng de tempo al tempo, kvazaŭ volante akcepti lian amon. Zheng ekparolis al ŝi ŝerce:

"Kial vi, tiel bela knabino, iras piede?"

"Kion fari se ne piediri?" ridetis la knabino, "ĉar vi havante azenon ne servigas ĝin al mi."

"Ho, mia rajdobesto estas tro malbona, tute sentaŭga por servi al belulino." diris Zheng. "Nun mi donas ĝin al vi kaj volonte mem piediros sekvante vin kun granda kontento!"

Li kaj ŝi rigardis unu la alian kaj ambaŭ ridegis. Ankaŭ la du aliaj knabinoj ĵetis al li tentajn okulumojn. Baldaŭ ili fariĝis tre familiaraj. Zheng sekvis la knabinojn orienten. Kiam ili atingis la ĝardenon Leyou, jam vesperiĝis. Tie staris domo, kun tera muro kaj granda pordo por trapaso de ĉaroj, la konstruaĵoj viciĝis bonorde kaj impone.

Antaŭ ol eniri la domon, la blanke vestita knabino sin turnis dirante al Zheng: "Atendu ĉi tie momenton!" kaj mem eniris. Unu el ŝiaj servistinoj restis gardanta ĉe la pordo kaj demandis pri lia nomo kaj vico inter gefratoj. Zheng respondis kaj ankaŭ demandis al ŝi same pri la blankevestita knabino.

La servistino respondis: "Ŝi nomiĝas Ren Shi(Ren Ina) kaj estas la dudeka infano de ŝia familio."

Post momento, oni invitis lin en la domon. Zheng ligis sian azenon ĉe la pordo kaj metis sian ĉapon sur la ŝelon. Eliris por bonvenigo pli-ol-30-jara virino, pliaĝa fratino de Ren Shi.

Oni bruligis kandelojn kaj surtabligis pladojn. La mastrino proponis al li foje refoje drinkojn. Post nelonge Ren Shi eliris alivestite. La knabino kaj Zheng drinkis gaje ĝis profunda nokto. Ambaŭ kundormis en sama lito. Zheng trovis ke ŝiaj beleco, kantado, rideto kaj konduto estas nekompareblaj en la homa mondo.

Antaŭ la tagiĝo Ren diris: "Vi devas foriri. Miaj gefratoj estas membroj de la reĝa konservatorio sub la reĝa gvardio. ni eliros ĉe la tagiĝo. Vi ne devas resti ĉi tie pli longe." Post interkonsento pri rendevuo Zheng foriris. Kiam Zheng venis al la strata fino, la kvartala pordo ankoraŭ estis fermita. Apud la pordo troviĝis vendejo de bakitaj farunaĵoj de fremdulo, kun lanterno lumanta kaj forno brulanta. Zheng sidiĝis ĉe kurteno por atendi malfermiĝon de la pordo je matena tamburado kaj komencis babili kun la mastro.

Montrante sian tranoktejon, Zheng demandis:"Se vi iras orienten de ĉi tie, vi venos al granda pordo---kies domo ĝi estas?"

"Tie estas nur ruino, nenia loĝdomo." respondis la mastro.

"Sed mi ĵus preterpasis ĝin," insistis Zheng. "Kial vi diras ke nenia loĝdomo troviĝas tie?"

La mastro ekkomprenis. "Ha! Mi scias!" li eksplikis. "Tie vivas vulpa feino. Ŝi ofte logis virojn tranokti. Tion mi vidis trifoje. Ĉu ankaŭ vi renkontis ŝin?"

Hontante konfesi la veron, Zheng ruĝiĝis kaj mensoge respondis:"Ne." Je la tagiĝo li refoje iris al la tranoktejo kaj vidis ke la tera muro kaj la pompa pordo restas kiel antaŭe, sed rigardante internen, Zheng vidis nur forlasitan ĝardenon kun veproj.

Reveninte, Zheng renkontiĝis kun Wei, kiu riproĉis lin, ke li ne iris al la rendevuo. Zheng tenis la sekreton, preteksante ion alian. Tamen, rememorante pri ŝia ĉarmo, Zheng arde deziris ŝin revidi kaj tenis tion ĉiam en sia koro.

Post dekkelkaj tagoj, Zheng promenis al la Okcidenta Foiro kaj iris en vestovendejon. Li subite vidis Ren Shi, akompanatan de la antaŭaj servistinoj. Li tuj vokis ŝin. Ŝi haste sin kaŝis en homamaso por lin eviti. Sed Zheng vokis plu kaj postkuris ŝin. Ŝi turnis la dorson al li kaj, ŝirmante sian vizaĝon per ventumilo, diris: "Vi jam konas kiu mi estas, kial ankoraŭ sekvas min?"

"Kio gravas eĉ se mi scias ?" demandis Zheng.

"Sed mi hontas montri mian vizaĝon antaŭ vi." ŝi respondis.

"Mi amas vin tiel forte, ĉu vi toleras forlasi min?" Zheng protestis.

"Mi ne kuraĝas forlasi vin, sed nur timas ke vi abomenos min."

Zheng ĵuris al ŝi per sincera tono. Ŝi returnis sin kaj mallevis la ventumilon. Antaŭ li staris rava belulino kiel antaŭe.

"Estas multaj vulpaj feinoj kiel mi," ŝi diris, "vi ja ne konas ilin. Tial ne miru pri tio."

Zheng petis ŝin kune ripeti la malnovan ĝuon. Ŝi diris:"Vulpaj feinoj havas malbonan famon, ĉar ili ofte damaĝas virojn, sed mi ne tiel kondutas. Se vi ne abomenas min, mi volonte servos vin dum mia tuta vivo."

Kiam Zheng konsentis serĉi loĝejon, ŝi sugestis: "Oriente vi trovos domon kun granda arbo. Ĝi sidas en kvieta loko de la urbo. Prefere lui ĝin por nia loĝo! En tiu tago, kiam mi renkontis vin, alia s-ro rajdis sur blanka ĉevalo oriente al la suda parto de la kvartalo Xuanping. Ĉu li ne estas kuzo de via edzino? En lia hejmo estas diversaj mebloj, kiujn vi povas pruntpreni."

Okazis tiel: Onkloj de Wei Yin oficis en diversaj lokoj. Iliaj mebloj estis konservitaj en tri kortoj ĉe li. Laŭ konsilo de Ren, Zheng vizitis al la domo de Wei Yin por pruntpreni meblojn.

Demandite pri la uzo, Zheng diris:"Mi ĵus akiris belan fraŭlinon, jam luprenis loĝdomon kaj volas pruntpreni meblojn por ĉiutaga uzo."

"Belulino, ĉu vere?" Wei ridetis. "Laŭ via aspekto, vi akiras certe monstran virinon!"

Wei pruntdonis al li kurtenojn, liton, litaĵojn, maton kaj aliajn objektojn kaj samtempe sendis saĝan kaj ruzan serviston por subrigardi. Post nelonge la servisto kuris returnen, ŝvitante kaj anhelante.

"Ĉu vi vidis?" renkonte al li Wei demandis. "Kia ŝi aspektis?"

"Mirinde!" respondis la servisto. "Mi neniam vidis tiel belan fraŭlinon!"


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/20 5:05:19

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询