dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 聊斋故事:狐梦 Songxo pri Vulpino

您是本帖的第 3424 个阅读者
平板 打印
标题:
聊斋故事:狐梦 Songxo pri Vulpino
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
聊斋故事:狐梦 Songxo pri Vulpino


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Pu Songling
§178. Hu Meng 狐 梦
SONGXO PRI VULPINO

Mia amiko s-ro Bi Yi'an estis senbridema eminentulo, kiu sintenis grandanima boemo. Li aspektis dika, grasa kaj haroza, gxuante famon inter intelektuloj.
Foje, li vizitis al la vilao de sia onklo, iama prefekto, kaj ripozis sur etagxo de pavilono, kie laux onidiro estis frekventata de vulpspiritoj.
Cxiufoje, kiam s-ro Bi legis la mirrakonton pri vulpa feino Qingfeng, li cxiam havis ardan sopiron kaj ofte bedauxris pro tio ke li mem neniam havis la sxancon ankaux renkontigxi kun sxi foje. Tial, ripozante en la pavilono, s-ro Bi profundigxis en kontempla meditado.

Kiam li revenis al sia kabineto, apenaux vesperigxis.
Estis sufoke varma somera monato. s-ro Bi do kusxigxis dormi kontraux la pordo.
En songxo li eksentis ke iu pusxsvingis lin. vekigxinte li rigardis kaj vidis virinon, kiu, kvankam pli ol 40-jara, tamen ankoraux restis suficxe bela. Kun surpriza gxojo s-ro Bi levigxis kaj demandis kiu sxi estis ?
"Mi estas vulpa spirito," ridante la virino respondis. "cxar vi ofte sopiris, mi kore dankas vian favoron !"
Auxdinte tion, s-ro Bi tre gxojis kaj komencis sxerci kun sxi. La virino ridis dirante:
"Mi jam estas tro agxa, tial mi hontas antaux vi, ecx se vi ne montras vian abomenon ! Sed mi havas filineton, jxus adoltan, kiu povos servi al vi. Morgaux vespere mi venigos sxin , do, ne lasu alian homon logxi cxi tie."
Dirinte, sxi foriris.

La sekvantan vesperon, s-ro Bi sidis atendante kun bruligitaj incensoj, kaj la virino efektive venis kun sia filineto, kiu estis senkompare milda kaj eleganta knabino.
La virino diris al sia filineto:
"Ekzistas lauxdestina amo inter vi kaj karulo Bi, do restu cxi tie. Morgaux matene revenu frue kaj ne estu tro dormavida !"
Tenante la manon de la vulpa knabino, s-ro Bi kune kun sxi iris en la litvualon kaj ambaux havis delican gegxuon.
Post la intimajxoj, la knabino diris:
"Ho, mia korpulenta karulo estas tro peza por ke mi eltenu !"
Kaj, antaux tagigxo sxi foriris.

Vespere, sxi mem revenis kaj diris al s-ro Bi:
"Miaj fratinoj nun volas gratuli al mi novedzon, tial petas ke vi degne iru kun mi al festeno !"
"Kien ?" demandis s-ro Bi.
"Morgaux nin regalos la plej agxa fratino kiel gastiganto," respondis la knabino. "Sxi logxas ne malproksime."
La sekvantan tagon, s-ro Bi efektive atendis, sed post longa tempo la knabino ankoraux ne venis. Apenaux Bi volis dormeti momenton apogante sin sur la tablo, subite la knabino eniris kaj diris:
"Pardonu, ke mi atendigis vin tro longe !" kaj ambaux ekiris man-en-mane.
Post momento, ili alvenis cellokon. Tra granda korto rekte ascendis la cxefan halon, kie prilumis lampoj kaj kandeloj, tiel brilaj kiel steloj.
Jen aperis la mastrino, cx. 20-jara, kun maldensa tualeto, aspektante ekstreme cxarma. ordiginte al si manikojn sxi salutis gratule. Apenaux ili altabligxis, eniris servistino anoncante:
"Alvenas la Dua S-ino !"
Kaj eniris juna virineto, cx. 18- aux 19-jara. Ridante sxi diris al al knabino:
"Kara franjo, nun, post edzinigxo cxu vi estas kontenta pri via novedzo ?"
La vulpa knabino per ventumilo frapis al sxi sur dorso kaj jxetis al sxi strabon.
La Dua Fratino diris:
"Mi ankoraux bone memoras ke ni amuzis nin infanagxe per interluktado.
Junfratino plej timis ke oni tiklis al sxi je akseloj. Ecx se mi nur kriis kaj mimike direktis de malproksime, sxi jam ne povis deteni sin de ridegoj, kaj kolere malbenis min edzinigxi al pigmea princido de Liliputo. Reciproke mi ankaux benis ke sxi edzinigxu al barboza edzo kiu per siaj duraj lipharoj trapiku al sxi la etajn lipojn. Nun efektive realigxis mia antauxdiro !"
Ridante la Unua Fratino diris al sia Dua Franjo:
"Ho, vi ja meritas koleran malbenon de la Tria Franjo ! Vidu, ecx dum la cxeesto de la tria bofrato vi ankoraux sxercas per sensencajxoj !"
Post momento, ili altabligxis, sidante sxultro-cxe-sxultre kaj tostante inter si, kun gajaj ridoj, babiloj, gxuis ravan festenon.
Jen venis knabino, cx. 11- aux 12-jara, cxirkauxbrakumante katon cxe sia sino.
Kvankam ankoraux en plena infaneco, tamen kun sorcxa beleco kaj cxarmo.
"Ho, Kvara Franjo !" demandis al sxi la Unua Fratino. "Cxu vi ankaux volas vidi la bofraton ? Sed cxi tie ne estas via sidloko."
Kaj sxi levsidigis sxin sur siajn genuojn kaj mangxigis al sxi per frandajxoj kaj fruktoj.
Post nelonge, sxi transmetis la knabineton en la sinon de la Dua Fratino,
dirante: "Sxia korpo sxargxpremis miajn femurojn doloraj !"
"Ho, la knabineto jam kreskis tiel granda !" diris la Dua Fratino. "Ankaux miaj
kruroj estas malfortaj, ne povante elteni sxian pezon de centoj da kilogramoj.
Cxar sxi venas por vidi la bofraton, do, lasu sxin sidigxi al li sur la dikaj kaj grasaj genuoj de fortikulo !"
Parolante sxi levprenis la knabineton kaj metis sxin en la sinon de s-ro Bi, kiu eksentis sxin aroma, mola, versxajne tute senpeza neniajxo.
S-ro Bi do cxirkauxprenis sxin kaj kundrinkis kun sxi. Tiam la Unua Fratino avertis:
"Infaneto ne tro multe drinku ! Cxar viaj miskondutoj post ebriigxo kauxzos mokridojn de la bofrato !"
Sed la knabineto sencxese ridis naive malfermante sian busxon. Sxi karesis per mano al la kato, kaj gxi tiklite miauxis.
"Rapide formovu gxin ! " kriis la Unua Fratino, "por ke puloj aux pedikoj ne gxenu !"
"Ni havu drinkludon per la kato !" la Dua Fratino proponis, "nome, transdonadu inter ni mangxbastoneton, de unu al la alia, rondirige, kaj tiu, kiu ricevis la mangxbastoneton gxuste kiam la kato miauxis, estu punita per drinko !"
Cxiuj konsentis kaj komencis ludi. sed cxiufoje, kiam la mangxbastoneto venis en manon de s-ro Bi, la kato ekmiauxis, tiel ke s-ro Bi, kiu tre kapablis je drinkado, estis punita de pluraj pokaloj da drinkoj. Nur tiam li ekrimarkis ke la miauxoj fakte estis kauxzitaj de la tiklo far la knabineto, kio vekis foj-refoje gajajn ridbruojn.
"Rapide revenu, junfratino !" la Dua Fratino ekparolis. "Se vi tro lacigis nian bofraton, tre eble la Tria Fratino estos malkontenta pri vi !"
Nur tiam la knabineto foriris kun sia kato.
Rimarkinte ke s-ro Bi vere kapablas drinki, la Unua Fratino do demetis de si hartuberan protezon kaj prenis gxin kiel vinpokalon, kiun sxi prezentis al s-ro Bi pleniginte per vino tostante. Lauxaspekte la hartubera protezo povis enteni
versxajne nur unu litron da vino. sed laux sento de s-ro Bi gxi liveris al li preskaux kelkajn dekalitrojn.
Kiam cxiom da vino en gxi estis eldrinkita, s-ro Bi observis kaj trovis gxin fakte granda lotusfolio.
La Dua Fratino ankaux volis gratuli al li per vino, sed s-ro Bi fordankis, dirante ke li jam ne povis plu drinki.
La Dua Fratino do elprenis skatoleton de lipkremo kiel drinkilon, iom pli grandan ol globo, kaj versxis al gxi vinon, dirante:
"Se vi jam ne povas drinki pli multe, do drinku nur iomete, simbole !"
Laux sia rigardmezuro s-ro Bi opiniis ke li povis eldrinki gxin per unu sucxo, tamen, li neniel sukcesis sekigi gxin ecx post cent sucxdrinkoj. Sidante apude, la vulpa knabino forprenis la lipkreman skatoleton kaj anstatauxigante donis al
li lotusforman tason, avertante:
"Ne estu trompita de mistifiko de ruzulino !"
Sxi metis la lipkreman skatoleton al la tablo, tamen tio montris sin fakte granda vazo.
"Kio koncernas al vi ?" la Dua Fratino turnis sin al la Tria Fratino kaj demandis, "Cxu novedzo de nur tri tagoj por vi jam estas tiel kara ?"
Tenante la tason, s-ro Bi tuj eldrinkis gxin per unu gluto. Knede li aprecis gxin: mola kaj glacea. Esplore li observis gxin: ne taso, sed brodita sxueto por virino, fajne tajlita kaj ekstreme delikate ornamita.
La Dua Fratino ekrabis la sxueton en sian manon insultante: "Ruza knabinacxo !
Kiam vi forsxtelis al mi la sxueton, ke mi sentis mian ptedon tiel malvarma !"
Kaj sxi levigxis, iris en la internan cxambron por sxangxi al si sxuojn.
La vulpa knabino invitis s-ron Bi starigxi kaj adiauxi al la Unua Fratino. Sxi sendis s-ron Bi ekster la vilagxon, ke li mem hejmen revenu. Tiusekunde s-ro Bi ekvekigxis el songxo. sed li sentis sin ankoraux ebria, kun potencaj vinodoroj
cxe siaj busxo kaj nazo. Pro tio li tre miris kun dubo.
Vespere, la vulpa knabino revenis kaj demandis al li:
"Cxu vi ne mortis pro ebrio hieraux nokte ?"
S-ro Bi respondis: "Mi gxuste suspektis cxu mi havis songxon hieraux ?"
"Ne." la vulpa knabino klarigis. "Cxar miaj fratinoj timis ke vi brue kriacxus,
tial ili invitis vin sub masko de songxo. Fakte tio ne estis songxo."

Cxiufoje kiam la vulpa knabino ludis kun s-ro Bi vejcxion, s-ro Bi cxiam malvenkis.
Ridante, la vulpa knabino diris:
"Vidante ke vi cxiutage emis okupi vin per vejcxio, mi ja misopiniis ke vi certe estas majstro de vejcxio, tamen, nun mi trovis vin nur kun banala sxakarto."
S-ro Bi do petis de sxi instruon.
"Peogreso de ies sxakarto dependas cxefe de la homa percepto, kiamaniere mi povus rapide lertigi vin ?" diris la vulpa knabino. "Tamen, se ni ambaux ofte kunludados dum multaj tagoj, tio eble iel helpos al vi."
Post kelkaj monatoj, s-ro Bi sentis sian sxakarton iom progresinta; sed, post provludo, la vulpa knabino ridante negis: "Ho, ankoraux ne ! ankoraux ne !"
S-ro Bi eliris sxakludi kun siaj malnovaj kunludantoj. Ili cxiuj rimarkis la novan sxangxigxon de lia sxakstilo, kaj tre miris pri tio.
S-ro Bi estis homo malkasxema kaj konfidencema. kutime li povis teni nenion sekreta, sekve li iom konfidis la veron al siaj amikoj. Sed, kiam li revenis hejmen, la vulpa knabino jam informigxis pri cxio kaj riprocxis al li:
"Nun mi komprenas kial miaj samspeculoj ne volas interamikigxi kun vantemuloj !
Kial vi malsekretigis la aferon spite al miaj plej oftaj kaj severaj avertoj ?"
Kolere, sxi volis tuj foriri. S-ro Bi maltrankvile konfesis sian kulpon. Nur tiam iom reduktigxis sxia kolero. Sed post tiam malplioftigxis ankaux sxiaj alvenoj.

Tiel forpasis pli ol unu jaro. Iuvespere, la vulpa knabino revenis. Sed nur silente sidis fronte al li. Kiam s-ro Bi invitis sxin sxakludi, sxi rifuzis; kunkusxi, sxi ankaux rifuzis. Post longa malgxoja momento, sxi ekdemandis:
"Kia mi estis kompare kun la vulpa knabino Qingfeng laux via opinio ?"
"Pli supera ol sxi." respondis s-ro Bi.
"Sed mi mem devas konfesi kun honto, ke nur malpli." diris la vulpa knabino.
"Tamen, cxar s-ro Pu Songling, la mastro de la kabineto Liaozhai, estas via intima amiko je beletro, bonvole petu lin verki por mi mallongan biografion. Kiu scias, ke post jarmiloj ne estas homo, kiu ankaux sopiras min kun amo same kiel
vi ?"
"Ho jes ! Ankaux mi mem jam delonge havis tian deziron. " respondis s-ro Bi.
"Sed mi ne kuragxis malsekretigi pro via averto."
"Jes, mi ja tiel avertis en pasinteco." diris la vulpa knabino." sed nun, kiam ni baldaux disigxos, kion mi ankoraux devas sekretigi ?"
"Kien vi foriros ?" demandis s-ro Bi.
"Mi kaj la Kvara Fratino estas varbitaj de la Diino Xiwangmu kiel senditoj de floroj kaj birdoj, kiuj servos en dia festeno, tial mi ne povos plu reveni al vi." respondis la vulpa knabino. "Iam mia alia fratino ankaux havis amrilaton
kun via kuzo. Okaze de ilia disigxo, ili jam havis du filinojn kaj gxis nun sxi ankoraux ne reedzinigxis. Estas felicxe, ke ni ne havas similan gxenajxon."
S-ro Bi petis de sxi adiauxajn vortojn, kaj sxi donacis al li jenan dedicxon:
"Subregu arogantecon konscience,
eraroj reduktigxos konsekvence."
Sxi ekstarigxis, kaj, kaptante al li la manon, diris: "Se ni ambaux havas volon,
ne estas certe cxu ni neniam revidos nin !"
Dirinte, sxi foriris.

La 19-an de la dekdua monato en la 21-a jaro de Kang'xi-erao (1682 p.K.), kiam s-ro Bi kaj mi kune dormis, pied-kontraux-piede, en Chuoran-pavilono, li detale rakontis al mi la strangajxon.
Mi diris: "Skribante pri tia vulpa knabino, la plumo de Liaozhai estas vere honorigata !"
Kaj mi notis tion.

Trad. Guozhu
--- el la kvina volumo de La Strangajxoj de Liaozhai


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/21 10:03:30

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询