dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 唐人小说 却要 La Sagaca Queyao

您是本帖的第 2933 个阅读者
平板 打印
标题:
唐人小说 却要 La Sagaca Queyao
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
唐人小说 却要 La Sagaca Queyao

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Huangfu Mei(aŭtoro en Tang-dinastio)

 

LA SAGACA

SERVISTINO QUEYAO

 

S-ro Li Yu, kantonestro sude de Dongting-lago, havis servistinon, nomatan Queyao, kiu estis kun bela aspekto kaj lerta lango.

Ĉiumonate, je la unua kaj dekkvina tagoj, kiam oni laŭmore devis sendi donacojn al familioj de boparencoj por reciproke saluti, Queyao ĉiam gvidis la donacsendadon , dume neniu el la dekoj da aliaj servistinoj de s-ro Li havis la saman kapablon kompareble al ŝi. Queyao per sia saĝeco, sagaco kaj subtila asidueco ankaŭ tre plaĉis al la parencoj de s-ro Li.

S-ro Li Yu havis kvar filojn, el kiuj la unua propre nomiĝis Yanxi, la duaYanfan, la tria Yanzuo, kaj la kvina, laŭvice inter la gefiloj, ankaŭ estis filo.

La kvar sinjoridoj ĉiuj estis senbridemaj dandoj en junaĝo . Ili senescepte volis amori kun Queyao, sed neniu el ili sukcesis atingi sian voluptcelon.

Foje, okaze de la Tago de Klaro kaj Helo, kiam lante leviĝis la svelta novluno, en la korto pompe disfloris diversaj floroj, en la halo pendis broditaj kurtenoj, kiuj ŝirmis lamplumon. En la ombro sub sakuroj de la korto Queyao renkontis la Unuan Sinjoridon, kiu kroĉiĝis al ŝi ,petante pri amoraĵo.Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris :“Iru al la sudorienta angulo de la halo kaj tie atendu min! Mi venos post kiam viaj gepatroj endormiĝis.”Tiel, la Unua Sinjorido ĝoje foriris.

Kiam Queyao venis al koridoro, ŝi renkontis la Duan Sinjoridon, kiu flirtumis al ŝi.Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris:“Atendu min en la halo je la nordorienta angulo !”

Post kiam foriris la Dua Sinjorido, Queyao renkontis la Trian Sinjoridon, kiu ĉirkaŭbrakumis ŝin .

Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris:“Atendu min en la halo je l a sudokcidenta angulo! ”

Post kiam foriris la Tria Sinjorido, Queyao renkontis la Kvinan Sinjoridon, kiu firme kaptis ŝiajn manojn ,ne lasante ŝin liberiĝi. Queyao ankaŭ transdonis al li maton kaj diris:“Atendu min en la halo je la nordokcidenta angulo ! ”Tiel foriris ĉiuj kvar filoj de s-ro Li Yu.

Yanxi, la Unua Sinjorido, atendis kun retenata spiro en angulo de la halo, kies pordo restis neriglite fermita. Tiam li vidis ke liaj tri fratoj venis unu post alia kaj direktis sin respektive al unu angulo. Kvankam Yanxi sentis miron, tamen li kuraĝis ellasi nenian sonon. Post nelonge, Queyao ekbruligis lampon kaj eniris per rapidaj paŝoj en la halon. Ŝi larĝe malfermis la pordon, kaj per la lampo prilumis la fratkvaropon, dirante :

“ Ho, de kie venis la malriĉuloj, kiuj aŭdacas serĉi tranoktejon ĉi tie ? ”

La kvar fratoj ĉiuj forĵetis maton de sia mano, kaj ŝirmante al si la vizaĝon, diskuris for. Dume Queyao mokridis ilin de malantaŭe.

Post la akcidento, la filoj de s-ro Li Yu, kun honto en sia koro, neniam plu kuraĝis montri malestimon al Queyao.

Trad. Guozhu

el la Ampleksa Antologio de Taiping. Vol.275


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/26 5:07:24

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询