dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 唐人小说: 李使君 S-ro Li

您是本帖的第 2767 个阅读者
平板 打印
标题:
唐人小说: 李使君 S-ro Li
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
唐人小说: 李使君 S-ro Li

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Kang Pian (aŭtoro en Tang-dinastio)

LA FESTENO DE S-RO LI

 

Dum Qianfu-erao(874-879), eksigite de la ofico de prefekto, s-ro Li revenis de fremda loko kaj ekloĝis en la orienta ĉefurbo Luoyang.

Ĉar li tre dankis malnovan favoron far nobelo, li volis inviti la nobelidojn al festeno. S-ro Li havis intiman amikon nomatan Shenggang kiu estis bonzo en Jing'ai-templo. S-ro Li rakontis sian planon al Shenggang kaj tiu diris:

"Ho,jam delonge mi estis malnova gasto en la nobela domo! Mi ofte vidis, ke manĝaĵoj en la nobela domo ĉiam konsistiĝis el diversaj kuriozaj frandaĵoj. Ordinare la manĝaĵoj de ili estis kuiritaj per karbo, sed rezulte ili ankoraŭ montris sin malkontentaj. Per kio do vi regalos tiujn orgojlajn dandojn?"

"Jes, eble mi ne kapablas havigi al mi la kuriozajn manĝaĵojn kiaj medoloj de ruĝa elefanto aŭ lipoj de blanka orangutango, sed se temas pri pretigo de delikata festeno, tio ne estas tro malfacila por mi."

Kaj li multe penis kolekti rarajn materialojn, kaj lia edzino propramane kuiris. ili aranĝis luksan festenon kun delikataj pladoj, elektis bonaŭguran daton kaj invitis la nobenidojn.

Fratoj de la nobelidoj vice kunsidis ĉe la festeno, sed ili kondutis ĉiuj tre sindetenemaj. Ĉiufoje kiam la frandaĵoj estis prezentitaj, ili manĝis neniom. La gastiganto ĝentile invitis ilin foje-refoje riverence, sed ili prenis nur iomete da fruktoj. Kiam venis la plado de malvarmaj manĝaĵoj, ili prenis per kulero kaj reciproke rigardis sin unu la alian dum longa tempo kvazaŭ ili englutas amaraĵon aŭ pinglojn.

S-ro Li tute ne povis kompreni kio okazis al ili, sed, kiel gastiganto li nur petis pardonon pri sia fuŝkuirado.

La sekvantan tagon, kiam s-ro Li renkontiĝis kun Shenggang, li detale rakontis al li pri la konduto de la nobelidoj. La bonzo diris: "Mia antaŭdiro ne estas malprava, ĉu?"

Poste, la bonzo vizitis al la nobela domo kaj demandis al la nobelidoj: "S-ro Li zorgeme preparis festenon kun pladoj abundaj kaj puraj, kial vi ne gustumu iomete por akcepti lian regalon?"

La nobelidoj respondis :"Sed li ne bone majstras la kuirarton."

"Eĉ se la ceteraj frandaĵoj estas nemanĝindaj, ĉu ankaŭ la manĝaĵoj kuiritaj per karbo sen taŭgas?" respondis la bonzo.

"Ho, estimata majstro, vi ne scias," diris la nobelidoj."Kiam oni uzas karbon por kuiri, unue oni devas fari anticipan bruligon, alie ĝia fumeco ne estis tute forigita. Sed la karboj en domo de s-ro Li ĉiuj estis sen anticipa bruligo, tial manĝaĵoj estis malbongustaj kaj malfacile manĝeblaj."

Manklakante la bonzo ridegis, dirante:"Ho, tion mi vere ne povas scii!"

 

Poste, kiam la ribelulaj trupoj gvidataj de Huang Chao(?-884) faligis urbon Luoyang, riĉaĵoj de la nobela familio estis ĉiom forrabitaj. Fratoj-nobelidoj kelkope forrifuĝis kun la bonzo Shenggang al montvalo kie seniĝis al ili manĝaĵoj eĉ dum tri tagoj. Kiam la ribelulaj trupoj iris iom malproksimen, la rifuĝantoj piediris al ponto super rivero.Duonvoje ili ekvidis malgrandan vendejon, kiu ĵus komencis vendi manĝaĵon el krudaj rizoj. En poŝo de la bonzo ankoraŭ restis centoj da moneroj. Li aĉetis la rizaĵon metitan en terakotaj bovloj kaj divide disdonis al la nobelidoj kunmanĝi. Ĉar ili ĉiuj estis en terura malsato, sekve ili voregis trovante la rizaĵon pli bongusta ol la plej delikata frandaĵo.

Ridante la bonzo demandis al la nobelidoj: "La rizaĵo estas elkuirita per karbo sen anticipa bruligo, mi ne scias, ĉu ili taŭgas por via Manĝado?"

Aŭdinte la parolon, la nobelidoj ĉiuj klinis sian kapon kun honto kaj trovis nenion por respondi.

Trad.Guozhu


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/28 6:34:36

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询