Antaux tagoj, dum mia sencela vago en interreto, mi venis al blogo de Lüqiu Luwei 闾丘露薇,la (mond)fama raportistino Rozo en Batalejo de Televizia Stacio Fenikso en Hongkongo, kaj hazarde legis sxian artikolon Mi
Ankoraux Obstine Oponas Kontraux la Verda Digo 继续和绿坝过不去
<http://roseluqiu.blog.ifeng.com/article/2798000.html> (2009-06-13 19:10:59). I.a. sxi skribis:
Tamen, tio estas grava novajxo, ecx internacia.
Jen kanto pri Frauxlino Verda Digo 绿坝娘之歌:
<http://www.yyfc.com/play.aspx?reg_id=1648503&song_id=2967236>
La kanto estas nun ankoraux rete auxdebla, versxajne en stilo de rokmuziko. Kaj mi informigxis ke aperis nova retejo Anti-Verda-Digo <http://www.lssw365.org/> , fondita de cxinaj retamikoj. Mi sentas iom da bedauxro ke la retejo legigxas nur en la cxina lingvo. Laux mia opinio, gxi estas vere interesa, instrua kaj inspira, tamen malfacile tradukebla pro abunde da lingvaj spritajxoj, intencaj homofonigoj, komikaj parodioj, pasticxoj kaj vortludoj. Pretervole mi rememoris pri niaj famuloj Nikolai Kurzens, Raymond Schwartz kaj Louis Beaucaire. Inspirite mi versis du poemojn.