dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 可爱的中国(05) Aminda Cxinio

您是本帖的第 2657 个阅读者
平板 打印
标题:
可爱的中国(05) Aminda Cxinio
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
可爱的中国(05) Aminda Cxinio


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Fang Zhimin(1899-1935)
AMINDA CXINIO (05)

   Amikoj, cxar en Sxanhajo mi ne povas gajni ion promesdonan, do mi revenis al provinco K.
   Mi vojagxis per sxipo de lando J. Antaux mia ensxipigxo, amikoj kiuj venas adiauxi, bonkore avertis al mi, ke, veturante en sxipo de lando J, la pasagxeroj estu singardemaj! cxar tie la sxipanoj kondutas ofte senracie krudaj.Mi danke memoris ilian sinceran admonon en mia koro.
     Mi acxetis bileton por lito en la amasa kajuto, kie estis tre malvasta, homplena, fiodora pro sxvitoj kaj furzoj, sufoke varmega. Amikoj, vi ja scias, ke tiam mi jam suferis de ftizo. La aero en la amasa kajuto estas tre maltauxga por mi. Tamen, kiel malricxa studento, mi sentas felicxon jam pro tio, ke mi povas acxeti bileton de la amasa kajuto, ke mi sukcesis havigi al mi liton en la amasa kajuto! Mi kusxis en mia lito, kun kapo en vertigxo! Post kiam foriris la bileto-kontrolisto, mi estis endormigxonta, subite auxdigxas el la varo-kajuto teruraj batoj al homoj kaj la vekrioj de la batatoj.
     Mi levigxis demandi al la sxipservisto. Li respondis al mi per konsilo ke ni ignoru tion, cxar oni nun punas malricxulojn kiuj vojagxas sen acxeti la bileton. Mi ignoris lian konsilon, kaj ekiris portante nur pantoflojn al la varo-kajuto rigardi. Kiam mi venis al la pordo de la varokajuto, mi ekvidis ke tri cxifonuloj kauxras sur la stako da sakoj de blankaj sukeroj.
     El ili la unua estas soldato, pli ol 20-jara, fortika, en malnova militista uniformo; la dua aspektas laboristo, pli ol 40-jara, tre maldika, versxajne kun kasxa malsano; la tria estas virino, pli ol 20-jara, kun vizagxo malhela kaj kruda. Sur sxia hararo estas nigra kaptuko. Sxi versxajne estas fugxanto de malsatego el vilagxo. 
     La trio cxiuj gardas sian kapon per manoj, timante ke la kapo estus batita de la skurgxo, kvazaux sentante la batadon sur manoj negrava. La trio cxiuj tremas tutkorpe. Ili pene volve reduktas sian korpon, kvazaux volante faris sin malgranda maso aux punkto, tiel ke la skurgxo ne trafos tion. La trio sin premigxas en angulo de kajuto. Laux iliaj okuloj kaj la cxirkauxrigardanta mieno, ili kvazaux volus ektrovi sub sia pugo groton, kien ili enfugxos por eviti la kruelan skurgxadon. Se tiam vere trovigxas groto, ecx plena de fekoj kaj urinoj, laux mia supozo, ili ankaux volontus enkasxigxi tien.
 Fronte antaux ili staras sep homoj. Iom pli malantauxe staras malalta homo en euxropa kostumo. Li kreskas suficxe korpulenta, dikventra, kun vizagxo plena de oleaj briloj, kaj mallonga lipharo sub la naztruoj. Liaj du manoj estas metitaj en pantalonaj posxoj. Malica rideto nagxas sur lia vizagxo. Je ekrigardo oni povas scii ke li estas la komandanto de la punskurgxado. La ceteraj ses homoj aspektas sxipservistoj, cxiuj kun rotango aux bambua plato en sia mano, laux ordono de la komandanto batas la tri pasagxerojn sen bileto.

  朋友,我在上海混不出什么名堂,仍转回K省来了。
  我搭上一只J国轮船。在上船之前,送行的朋友告诉我在J国轮船,确要小心谨慎,否则船上人不讲理的。我将他们的忠告,谨记在心。我在狭小拥挤、汗臭屁臭、蒸热闷人的统舱里,买了一个铺位。朋友,你们是知道的,那时,我已患着很厉害的肺病,这统舱里的空气,是极不适宜于我的;但是,一个贫苦学生,能够买起一张统舱票,能够在统舱里占上一个铺位,已经就算是很幸事了。我躺在铺位上,头在发昏晕!等查票人过去了,正要昏迷迷的睡去,忽听到从货舱里发出可怕的打人声及喊救声。我立起身来问茶房什么事,茶房说,不要去理它,还不是打那些不买票的穷蛋。我不听茶房的话,拖着鞋向那货舱走去,想一看究竟。我走到货舱门口,就看见有三个衣服褴褛的人,在那堆叠着的白粮包上蹲伏着。一个是兵士,二十多岁,身体健壮,穿着一件旧军服。一个象工人模样,四十余岁,很瘦,似有暗病。另一个是个二十余岁的妇人,面色粗黑,头上扎一块青布包头,似是从乡下逃荒出来的样子。三人都用手抱住头,生怕头挨到鞭子,好像手上挨几下并不要紧的样子。三人的身体,都在战栗着。他们都在极力将身体紧缩着,好像想缩小成一小团子或一小点子,那鞭子就打不着那一处了。三人挤在一个舱角里,看他们的眼睛,偷偷地东张西张的神气,似乎他们在希望着就在屁股底下能够找出一个洞来,以便躲进去避一避这无情的鞭打,如果真有一个洞,就是洞内满是屎尿,我想他们也是会钻进去的。在他们对面,站着七个人,靠后一点,站着一个较矮的穿西装的人,身本肥胖的很,肚皮膨大,满脸油光,鼻孔下蓄了一小绺短须。两手叉在裤袋里,脸上浮露一种毒恶的微笑,一望就知道他是这场鞭打的指挥者。其余六个人,都是水手茶房的模样,手里拿着藤条或竹片,听取指挥者的话,在鞭打那三个未买票偷乘船的人们。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/9/11 16:26:50

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询