此主题相关图片如下:
Guozhu:
LINGVA STAFETO
1.
> Dormis jam sepdek jarojn pentro-rulo,
> kun cxina surskribo sen interpreto.
Nia rakonto komencigxas ekde iu antikva cxina pentrajxo.
Al necxinaj geamikoj, kiuj kutimis apreci euxropajn olepentrojn, necesas anticipa atentigo pri okulfrapa diferenco inter la cxina kaj euxropa pentroj krom la malsamaj iloj kaj materialoj de la pentrajxo. Por la euxropa pentro, suficxas jam la bildo sen akcesorajxo, ecx la auxtora auxtografo estas ne-necesa por la verko. Tamen cxe cxina pentra verko estas tute malsama kutimo. Ne suficxas la nura bildo. Kompleta cxina pentra verko konsistas certe el bildo plus surskribo, cxu proza aux versa, farita en kaligrafio; auxtografoj de auxtoro kaj surskribinto(j); unu aux pluraj sigeloj.
Surskribo aux postskribo kaj sigeloj estas la plej gravaj trajtoj per kiuj cxina pentrajxo diferencigxas disde la euxropa. Cxina pentroarto tre lertas kombini versajxon, kaligrafion, bildon kaj sigelojn en nedisigebla kompleto, kaj per la kaligrafia surskribo kaj sigelado plialtigi kaj kompletigi la nivelon de aprecado kaj komprenado de spektantoj. Tio ankaux povas pliricxigi la varion de la bildan komponon. La diversaj elementoj reciproke ornamis en la bildo, donante ekvilibron en la bildokompono.
Cxar plejparto de la auxtoroj de la cxina pentrarto estas kleruloj. Estas plej ofta fenomeno ke ili, kiel pentristo samtempe ankaux estas kaligrafo, poeto kaj sigelfaristo. Do, aprecado pri cxina pentrajxo estas ne nur pri bildo, sed ankaux pri tiuj kaligrafiaj surskriboj kaj belaj sigeloj. Tia sperto tre eble ne ekzistas en aprecado pri euxropaj olepentrajxoj.
En Sveda Nacia Scienca kaj Teknika Muzeo(NSTM) en Stokholmo ja trovigxas cxina antikva pentrajxo, en longa rulo, kun auxtora auxtografo, surskribo far famulo kaj diversformaj sigeloj. Tamen, post kiam la muzeo NSTM ekposedis tiun antikvan cxinan pentrajxon, dum longa tempdauxro de 70 jaroj, oni ne scipovis nek sukcesis trovi homon kiu scipovis legi la surskribon en la cxina lingvo.