dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 韦山新书序言 Utila lego

您是本帖的第 2745 个阅读者
平板 打印
标题:
韦山新书序言 Utila lego
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
韦山新书序言 Utila lego


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Guozhu按:给韦山同志新书的序言,是用世汉双语写成的。纸张版里面只用了汉语文稿,现在将世界语文本发表于此。

Utila Legado je Cxiu Pagxo 
--- Antauxparolo al la libro <Esperanto kaj Mi>
    2009, por Esperantistaro tra la mondo, estas memorinda Zamenhof-jaro. Samjare, por ni cxinaj Esp-istoj, okazas la Centjara Jubileo de la Cxina Esperanto-Movado(1909-2009). En tia momento, legante la novan libron <Esperanto kaj Mi>, kompilitan de s-ano Wei Shan, mi sentas aparte grandan gxojon.
    Multaj homoj dum sia lernado de fremda(j) lingvo(j) ofte klopodas por la kvin kapabloj "auxskulti, paroli, legi, skribi kaj traduki", kelkaj el ili celas ecx nur sukcesan trapason en koncernaj ekzamenoj de fremdaj lingvoj por sia diplomigxo aux ofic-promocio. Ili sentas kontenton se la fremda lingvo povus servi kiel "briko por frap-malfermi la pordon de profito".
    Tamen lernado de Esp-o estas tute malsama ol lernado de kiu ajn alia fremda lingvo, cxar cxe ni estas famkonata nocio, ke Esperanto estas ne nur lingvo.
    Laux opinio de s-ro Huang Hua, la eksa Vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Cxinio, Esperanto estas granda idealo, granda esplorado, granda praktiko. Tial, la kompleta lernado de Esp-o konsistigxas el 3 flankoj: lingvo, kulturo, esp-ista bonvirto.
    La suprediritaj kvin kapabloj  "auxskulti, paroli, legi, skribi kaj traduki",  cxiuj estas objektoj dum la unua-nivela lernado de la fremda lingvo. Do, estas ne suficxa ecx se la lernanto sukcesis trapasi la koncernajn ekzamenojn kun bonaj poentoj.
    En la Internacia Ekzameno (IK) de UEA/ILEI, trovigxas deviga testo pri kulturaj scioj pri Esperanto, la historio kaj nuna situacio de EM, (ekz-e, kion signifas la akronimoj UEA,UK,ILEI, KAEM...... ktp). Homo, kiu lernis nur la lingvon sed sen scio pri aux partopreno en EM, certe ne scipovis respondi al tiaj demandoj.
    La pli alta celo por Esperanto-lernantoj estas farigxi vera Esperantisto sed ne nur Esperanto-parolanto. La plej granda diferenco inter tiuj du grupoj da homoj estas je idealo. Por homo, cxu kun aux sen idealo, tio decidas la strebadon al vivoceloj kaj la pasigon de lia vivo. Tio montrigxas sentebla cxiam kaj cxie je lia sinteno kaj konduto.
    Simila rezono legigxas ankaux en la diro pri lernado de poezio far cxinaj antikvuloj:
      Por lerni versadon je la komenco,
      sciu kie trovigxas la esenco:
      Antaux ol arto, vi bonvirton lernu!
      Tiel instruas la fama sentenco.
Tio ja bone montris la tradicion de cxinoj privilegie atenti pri bonvirto de homo. Por lernado de bonvirto, la plej bona maniero ne estas sur papero, sed en reala vivo, kun aspiro imiti al la modelo de bonvirtuloj ni lernu de ili la noblan personecon. Tia lernado estas nedisigebla kun lernado de lingvoscioj kaj kulturo. Kaj la du lernadoj ja kompletigas unu la alian kaj estu dumvivaj.
    Ni povas rigardi kaj utiligi la libron <Esperanto kaj Mi> kaj similajn verkojn lernilo(j) por lernado de esperantista bonvirto. La personoj kaj eventoj rakontitaj en la libro ja okazis tuj cxe ni apude. Krom komentoj pri Esperanto far gravuloj, la plejparto en la libro ja estas memkonfesoj far ordinaraj homoj. Jes, origine tiuj homoj havis ordinaran vivon. Tamen, ni rimarkas, ke post kiam ili iel rilatis al Esperanto kaj farigxis homo kun idealo, ilia vivo kaj travivajxoj farigxis ne plu banalaj. Nun ili korversxe rakontis al ni pri siaj travivajxoj, kiuj trajtas per nenia fikcio, nenia ripetigxo, nur auxtentikaj personoj pri auxtentikaj okazintajxoj, nur sinceraj vortoj el sinceraj korfundoj, plenaj de strebado pri Vero, Bono kaj Belo. Legante tian libron ni ja rikoltas utilon je cxiu pagxo. La libro kortusxas nin, samtempe inspiras nin per la sento de fiero. Cxar ni ankaux estas membro de la cxina esperantistaro. Ni ankaux kontribuas en servado per Esperanto por nia Patrujo, popolo kaj socio.
    Faktoj pruvis, ke “Esperanto kaj Mi”estas ne-findirebla temo, kiu renovigxas je cxiufoja rakonto kaj cxiufoja kompilado. Auxskultantoj sentas nenian enuigxon aux malkontenton pro la tro multaj pecoj. Kaj tiuj auxskultantoj tre facile transformigxis auxtoroj de similaj rakontoj, kaj en alia okazo, ankaux publikigas sian rakonton same kortusxigan. La reala vivo donas sxancojn ke tiuj rakontoj havu pli novan progresivan version. Rakontoj de cxiu auxtoro certe trovos siajn sxatantojn, admirantojn, ecx adorantojn, ne nur en sed ankaux ekster patrolando de la auxtoro. La esperantistaj rakontoj ofte kortusxas kaj auxtoron mem kaj la legantojn kaj legontojn.
    La cxina eldono de tiu cxi libro tauxgas funkcii ne nur kiel lernilo de la esperantista bonvirto por komencantoj de Esperanto-kurso, sed ankaux bone servas kiel konvinkilo al la ne-esperanta publiko en la cxina socio, propagante pri Esperanto kaj esp-istoj. Gxi pli efike allogas ol la simpla konigo pri la lingvo. Mi opinias ke gxi ankaux indas aperi en esperanta versio por la legantoj de internacia Esperanta komunumo.
    Legante tiun novan libron mi versis cxineskon kaj dedicxas kun estimo al la karaj auxtoroj kaj legantoj.

    Verdaj Steloj el Cxinio
--- laux cxinesko Mantingfang

 Verdaj steloj/ brilas sur la/ cxina firmamento.
 Brave luktas/ nia tacxmento
 por disvastigi la/ lingvon en/ oriento
 verdige/ dum pasinta/ tuta jarcento.

 Vento
 facila/ nin favoras./ Nova sento
 nin gvidas cxiam/ per prudento.
 Heroajx' formigxis / impona/ monumento.
 Neniam/ findireblas/ nia evento.

* Mantingfang (满庭芳 Aromo Plenas en Korto):
cxina fiksforma poemo el du strofoj kun versoj de 446,45,634,345/ 2,344,54,634,345 silaboj,
kun rimarangxo de xxa,xa,xxa,xxa/ a,xxa,xa,xxa,xxa (x=senrima).

Guozhu
2009-11-09


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/12/10 5:42:56

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询