dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → UEA主席2010新年文告 Novjara Mesagxo de UEA

您是本帖的第 2377 个阅读者
平板 打印
标题:
UEA主席2010新年文告 Novjara Mesagxo de UEA
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
UEA主席2010新年文告 Novjara Mesagxo de UEA


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Gazetaraj Komunikoj
N-ro 355 (2010-01-01)
NOVJARA TOSTO DE LA PREZIDANTO DE UEA
Karaj kuntostantoj al la postjubilea nova jaro!

Ni tostas hodiaŭ al nia dokumenta lingvo. Kiam (la en 2009 jubileinta) Lazaro Ludoviko Zamenhof kunmarŝis kun ni sur la valon de la homa egaldigno en 1887, li kreis dokumentan lingvon. Ĝian ĉifron vi povas paki en absurde malpezan broŝureton, en ‘ŝlosilon’. Se vi volas, vi povas eĉ sendi dokumenton al homo, kiu ne lernos la lingvon, sed nur devos deĉifri per sialingva ŝlosilo vian dokumenton.

Hodiaŭ ni tostas al nia monumenta lingvo. Kiam (la en 2009 kunjubileinta) Ivo Lapenna grimpis por ni la monton de Montevideo en 1954, la movado gvidata de li sentis la bezonon pruvi sian lingvon kapabla konstrui monumentojn, kapabla ĉiufake funkcii same delikate, same precize, kiel aliaj kandidatoj por la rolo de interŝtata lingvo.

Ni hodiaŭ tostas al lingvo, kiu laboras ponte inter tiuj du skaloj. Neniu lingvo malpli supla povus porti tiel delikatan devaron, ekde simpla dokumenteco, pere de majesta monumenteco, ĝis la respondeco ponti inter la simplemo kaj la majestemo.

Tostas ni hodiaŭ al tiuj, kies inspireco faris el la lingvo personan spertaron disdirendan ankaŭ al tiuj niaj najbaroj, kiuj ne lernis ĝin. UEA lanĉas por la ekanta jardeko Projekton Vizaĝoj – ne malplej per tiu ĉi mesaĝo – kiu spronu vin verki dokumentojn, skulpti monumentojn, por diskonatigi krom Zamenhof kaj Lapenna ankaŭ la multajn prirakontindajn vizaĝojn de la Esperanta mondo. "Vivos eterne pri ili memor’" nur se aperos pri ili materialo biografia – aŭ, se vi preferas, viv-libr-a – vikipedie, foirbude, volumege, broŝurete, do en la tuta bunto de nia repertuaro. Lande, fake, loke, eĉ eksterasocie, kunvizaĝumu kun ni!

Probal Dasgupta
Prezidanto de UEA

Lasta ŝanĝo: 2010-01-01
Adreso: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=355
 

[此贴子已经被作者于2010-1-2 18:54:39编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/2 6:21:23

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询