李贺诗画像 Rimportreto de Li He
Li He—fantoma versgenio,
poemojn sercxis sur azeno,
luligxe migris de mateno,
kun sia Sak’ de Poezio.
Hximeraj rev’ kaj fantazio
lin rekompencis post reveno.
Li He—fantoma versgenio,
poemojn sercxis sur azeno.
Per kurioza versgracio
li kantis pri feina spleno,
fantomaj lampoj, Sud-gxardeno...
feigxis kortegan' de Dio.
Li He—fantoma versgenio.