KONI ODOROJN
Blindulo scipovas koni odorojn.
Unuafoje, instruitulo prove prezentis al li la dramon Okcidenta Cxambro flari.
"Jen Okcidenta Cxambro." respondis la blindulo.
"Kiel vi povas scii?"
"Cxar gxi odoras kosmetike."
Duafoje la instruitulo prezentis al li la romanon Tri Regnoj.
"Jen Tri Regnoj." respondis la blindulo senhezite.
"Kiel vi povas scii?"
"Cxar gxi odoras armile."
La instruitulo sentis miron, kaj triafoje montris al li siajn proprajn verkajxojn.
"Jen viaj verkajxoj." respondis la blindulo.
"Kiel vi povas diveni?"
"Cxar gxi odoras furze."
Tradukis Guozhu el Ampleksa Antologio de Humurajxoj
识气
一瞎子双目不明,善能闻香识气。有秀才拿一《西厢》本与他闻,曰:“《西厢记》。”问:“何以知之?”答曰:“有些脂粉气。”又拿《三国志》与他闻,曰:“《三国志》。”又问:“何以知之?”答曰:“有些刀兵气。”秀才以为奇异,却将自做的文字与他闻,瞎子曰:“此是你的佳作。”问:“你怎知?”答曰:“有些屁气。”
——《笑林广记·卷二(80)》
此主题相关图片如下: