此主题相关图片如下:
Yang Xianhui 杨显惠(1946-)
Antauxskribo de la Tradukinto
En la mondo multaj aferoj rezultigxis dank' al hazarda renkontigxo. En la epoko de interreto tia hazarda renkontigxo okazas pli facile kaj pli ofte. Cxiutage mi vagas en interreto, de unu al aliaj retejoj, libere legante en diversaj pagxoj. Cxiu foje, antaux ol mi malfermas mian komputilon, mi ne povas antauxscii kion mi renkontos cxifoje rete? Komence de la septembro de 2009, mi legis rete jenan informon:
En auxgusto, novelaro baze de faktoj verkita de la cxina verkisto Yang Xianhui, sub la titolo《Virino el Sxanhajo》(Woman from Shanghai)estas eldonata de Pantheon sub Random House en Usono. Laux konciza konigo pri la enhavo far eldonato, la t.n. <Virino el Sxanhajo> devas esti la novelaro <Rakontoj de Postvivantoj de Jiabian-ravino> verkita de s-ro Yang.
Jen estas la unuafoja publikigo de la verko de Yang Xianhui en la angla lingvo. La angliginto nomigxas Huang Wen ( Wen Huang ).
《La Vasxintona Posxto (The Washington Post)》kaj《Novjorka Tempo》respektive en la 23a kaj 24a de auxgusto aperigis recenzojn de Sarah Halzack kaj Howar H French.
La recenzo en <Novjorka Tempo> ne nur legigxas pli longe (cx. je 1000 vortoj), kaj ankaux kun la portreto de la auxtoro. En reta versio aperis fragmentoj el la libro.
Atento pri la <Virino el Sxanhajo> donata de la du influhavaj jxurnaloj garantias la sukceson de la nomita libro en la usona merkato.
Howar H French donas multan admiron pri la verko de s-ro Yang, "bazita sur la personaj travivajxoj", kaj li opinias ke "la plej kortusxa peco" el la libro certe estas <La Amo de Li Xiangnian>. Li diris ke tiu rakonto pri la revido de la geprotagonistoj post multaj mizeroj estas merita ecx inter vicoj de la noveloj de Gabriel Garcia Morquez, la lauxreato de la Nobel-premio pri literaturo, 1982.
Ankaux s-ino Sarah Halzack kortusxite de la "senegoisma persistemo" de la protagonistoj en la libro.
Mi sentas honton pro mia preskaux analfabeta senscio pri la propraj nomoj (precipe tiuj de necxinaj fremduloj sed en cxinaj ideogramoj), Do mi trasercxas en interreto, kaj interalie legas jenajn vortojn, ke:
En la historio de la cxina literaturo, Yang Xianhui(1946-) estas alia majstro-novelisto post la gloraj nomoj de Lusin(1881-1936), Shen Congwen(1902-1988) kaj Zhang Ailing(1920(1921?)-1995), li estas granda cxina verkisto, pri kiu ni sentas fieron, kaj kiu vere meritas la Nobel-premion de literaturo.
Mi komencas fari esp-igon kaj eLibron, kiu nun aperas antaux vi.
Guozhu. 2009-09-29