dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 胡锦涛主席2011新年贺词:Novjara mesaĝo

您是本帖的第 2651 个阅读者
平板 打印
标题:
胡锦涛主席2011新年贺词:Novjara mesaĝo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
胡锦涛主席2011新年贺词:Novjara mesaĝo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao por 2011
(GMT+08:00) 2010-12-31 18:30:06Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

Ĉe la sojlo de la nova jaro, la 31-an de decembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao adresis, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Popola Radio kaj Ĉina Centra Televid-Stacio, novjaran mesaĝon titolitan "Kune Pliigi la Feliĉon de Diverslandaj Popoloj". Jen la tuta teksto:

Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj, amikoj:

Baldaŭ sonos la novjara sonorilo, kaj la homaro eniros en la jaron 2011. En tiu ĉi bela momento, plena de esperoj, mi tre ĝojas adresi, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Popola Radio kaj Ĉina Centra Televid-Stacio, novjaran bondeziron al la tutlanda popolo de ĉiuj naciecoj, al samlandanoj en Honkonga Speciala Administra Regiono, Makaa Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, al transmaraj ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj al diverslandaj amikoj tra la tuta mondo.

La jaro 2010 ne estas ordinara por la ĉina popolo. Vizaĝe al kompleksaj situacioj internacia kaj enlanda, la ĉina popolo, kun unuanimeco kaj progresemo, sukcese okazigis la Mondan Ekspozicion en Ŝanhajo kaj Azian Sportkunvenon en Kantono, venkis la fortan tertremon en Yushu de la provinco Qinghai kaj la kotŝtonan fluegon en Zhouqu de la provinco Gansu, tenis la ekonomion en stabila kaj relative rapida disvolviĝo, plenforte altigis la nivelon kaj kvaliton de la popola vivo, venke realigis la celojn difinitajn de la 11-a kvinjara projekto, pluapaŝe altigis la ekonomian nivelon kaj sintezan forton de la ŝtato. Ĉinio plifortigis amikecan kunlaboron kun diversaj landoj, aktive partoprenis en internacia kunlaboro por trakti la financan krizon, klimatan ŝanĝiĝon, nuklean sekurecon kaj tiel plu. Ĉinio ja ludis konstruivan rolon kaj faris novan kontribuon al la monda paco kaj evoluado.

Ĉi tie, nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, mi esprimas elkoran dankon al diverslandaj registaroj kaj popoloj, kiuj pasintjare donis al ni fortan subtenon en diversaj flankoj.

La jaro 2011 estos la komenca jaro de la ĉina 12-a kvinjara projekto. En la nova jaro la ĉina popolo alte tenos plu la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, prenante kiel orientilojn la gravajn pensojn, kiaj la teorio de Deng Xiaoping kaj la "tri reprezentoj", profunde efektivigos la koncepton pri scienca disvolvado, laŭscience rapidigos transformadon de ekonomia evolumaniero, praktikos pozitivan financan politikon kaj stabilan monan politikon, rapidigos reguligon de ekonomia strukturo, plenforte garantios kaj plibonigos la popolan vivon, senĉese profundigos reformadon kaj malfermon, tenos ekonomion en stabila kaj relative rapida disvolviĝo kaj akcelos harmonion kaj stabilecon de la socio. Ni persistos en la orientiloj pri "unu lando kun du socisistemoj", "honkongana administrado super Honkongo", "makaana administrado super Makao" kaj alta aŭtonomeco, kaj protektos, kun vastaj amasoj de samlandanoj en Honkongo kaj Makao, longedaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj Makao. Ni persistos en la orientilo pri "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj", firme tenos la ĉeftemon pri paco kaj evoluo de la dubordaj rilatoj, plifortigos dubordajn interfluadon kaj kunlaboradon, kaj pli bone nin dediĉos al la feliĉo de ambaŭbordaj popolanoj.

En la nuna tempo la monda plurpolusiĝo kaj ekonomia tutglobiĝo profunde disvolviĝas, sciencteknika novigado portas en si ĝermojn, sed la revigliĝo de la monda ekonomio ankoraŭ estas malfacila. La klimata ŝanĝiĝo, energifonta sekureco, grena sekureco, sanitara sekureco kaj aliaj tutglobecaj problemoj des pli reliefiĝas. La seriozaj internaciaj kaj regionaj problemoj des pli multiĝas. La paco kaj evoluado de la mondo alfrontas senprecedencajn ŝancon kaj defion. Plifortigi internacian kunlaboron kaj manenmane trakti seriozan defion alfrontatan de la homaro konformas al komunaj interesoj de diverslandaj popoloj. Profite de tiu ĉi okazo, mi volontas reaserti, ke Ĉinio tenos plu standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, persistos en memdecida kaj paca diplomatia politiko, ĉiam senhezite iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, persistos disvolvi amikan kunlaboron kun ĉiuj landoj subaze de la kvin fundamentaj principoj pri paca kunekzisto, aktive aliĝos plu al internacia kunlaboro por trakti tutglobecajn problemojn, kune kun diverslandaj popoloj akcelos la konstruadon de harmonia mondo kun longedaŭra paco kaj komuna prospero.

En tiu ĉi momento sur la planedo ankoraŭ multaj homoj suferas de milito, malriĉo, malsano kaj katastrofo. La ĉina popolo elkore simpatias al ili pro ilia mizero kaj esperas ke ili pli frue liberiĝos el la malfacilo. La ĉina popolo kiel antaŭe volas helpi ilin laŭ siaj ebloj. Mi kredas, ke nur se diverslandaj popoloj kune klopodas, la estonteco de la mondo certe estos pli bela, kaj la feliĉo de la homaro ĉiam pliiĝos.

Fine, en Pekino, mi deziras al vi feliĉon kaj sanon en la nova jaro!

Ĵus vi aŭdis la novjaran mesaĝon de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kun la titolo "Kune Pliigi la Feliĉon de Diverslandaj Popoloj". Dankon pro via aŭskulto!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2011/1/1 11:13:01

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询