白居易:偶题东壁 Improviza
Improviza surskribo sur la orienta muro
okaze de la finkonstruo de mia nova kabano
kiel monta logxejo
piede cxe la montpinto Incensujo
Ankoraux dormas mi, dum taglumas la sunbrilo.
Malvarmon mi ne timas sub dika litkovrilo.
Mi auxdas sonorilon templan sur kapkuseno.
Montnegxon kaj aprecas post rulo de kurteno.
Lushan --- jen bona lok' por fugxi el fam' per sagxo,
kaj Sima --- la funkcio tenu min gxis oldagxo.
Ermitu kie koro kvietas en konsolo.
Kial hejmloko nur en vantema metropolo?
--- Esperantigis Guozhu 2011-06-10