屈原的诗歌《橘颂》,我们一共收集到两个世界语译文。
Lauxlum 的译文,见世界语版郭沫若的剧本《屈原》p.2~3;
Licius 的译文,要更早一些,见之于油印的世界语小刊《Verda Lampiri 绿萤》第141期。 1985-08出版。现在学习世界语的同志,已经很少有人能够见到了。所以国柱打字录入了,转贴到网上,供大家欣赏。(2006-07-15)
此主题相关图片如下:
1.
屈原
Qu Yuan (340-278 a.K.)
橘颂
ODO PRI MANDARINO
后皇嘉树,橘徕服兮。
Majesta mandarinarbo kun folikrono bela,
受命不迁,生南国兮。
Naskigxis vi sudlanda, firmvola kaj fidela.
深固难徙,更壹志兮。
Radikas vi profunde, fortikas en solstaro,
绿叶素荣,纷其可喜兮。
Smeraldas la folioj, negxblankas la floraro.
曾枝剡棘,圆果抟兮。
Akregas viaj dornoj, kaj l' fruktoj ronde-rondaj
青黄杂糅,文章烂兮。
Bundecas verdaj-flavaj kun ornamajxoj frondaj.
精色内白,类任道兮。
La frukta internajxo virtule-pure blankas,
纷緼宜修,姱而不丑兮。
Mandarinarb' aroma, en belo vi senmankas.
嗟尔幼志,有以异兮。
Ho, via juna koro vin noble apartigas,
独立不迁,岂不可喜兮?
Gxojinde estas, ke vi al firma cel' vin ligas.
深固难徙,廓其无求兮。
Profunde vi radikas, envias al nenio,
苏世独立,横而不流兮。
Vi tenas firme l' celon, progresas sen devio.
闭心自慎,终不失过兮。
Vi estas singardema, imuna de eraro,
秉德无私,参天地兮。
Vi altas gxiscxiele en grado de moralo.
愿岁并谢,与长友兮。
Ni spitu agxmalsamon, por cxiam amikigxu,
淑离不淫,梗其有理兮。
Bonkora kaj firmvola, je gxentilec' vi ricxu.
年岁虽少,可师长兮。
Vi kvankam en junagxo lernindas por la mondo.
行比伯夷,置以为像兮。
Modelo estu Bo Yi* por vi en la estonto.
-----------
Notoj:
* Bo Yi, nobelo de Shang-dinastio(cx. 1711 a.K.-- cx. 1066 a.K.) rigardata kiel modelo de lojaleco.
Li rifugxis en montaron post la falo de Shang-dinastio, rifuzis mangxi grenon de la nova dinastio kaj mortis de malsato.
Tradukis Lauxlum.
Guozhu enkomputiligis
el la esp-a eldono de <QU YUAN> verkita de Guo Moruo. p.2~3