dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 绿星璀璨(1)黄石世协30jara

您是本帖的第 1999 个阅读者
平板 打印
标题:
绿星璀璨(1)黄石世协30jara
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
绿星璀璨(1)黄石世协30jara


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Jaricx (1937 - 1999)
Memoru la nomon Huangshi  —el Jaricxa Vivo, Ja Ricxa Vivo!
 
(Rememoroj de Veterana Esperantisto)

El la loknomoj de nia provinco, multaj eksterlandaj s-anoj scias nur Wuhan, la provincan cxefurbon. Ili ecx ne konas Hubei, la nomon de nia provinco, kvankam tie, antaux 20 jaroj, aperis la unua provincnivela Esperanto-asocio en nova Cxinio. Do, por ili estas des malpli konata la nomo Huangshi, nominale la "dua granda" urbo de Hubei, kie tamen aperis rekordoj de Esp-movado, vere notindaj por ni.
Antaux preskaux 20 jaroj, en Cxinio estis projekciita iu nova kino nomata "Hejmsopira Stelo " , kies enhavo estas pri japana frauxlino edzinigxinta kun cxina junulo. La enhavo elektis materialon el vivo de Verda Majo kaj Liu Ren .Kaj geaktoroj de Cxinio kaj Japanio kune ludis en la filmo. Laux mia memoro, la cxefrolino estas fama aktorino en Japanio nomata Kurihara 栗原小卷, kiun mi tre sxatas. Kiam la kino estis projekciata en Huangshi (黄石),mi petas, ke vi memoru la nomon de la urbo Huangshi!!,tieaj gesamideanoj, profitante la sxancon propagandi Esperanton kaj varbis la lernantojn por Esperanto cxe la pordego de la kinejo. Multe da gespektantoj de la kino tuj sin anoncis por lerni Esperanton en la kursoj funkciitaj de Huangshi-a Esperanto-Asocio. Tiel, estigxis vigla E-movado en Huangshi.
En 1981, Hubei-a Esperanto-Asocio okazigis kongreson en Huangshi. Invitiloj estis dissenditaj tra tuta lando. Sekve, en junio tiujare, miloj da amatoroj, lernantoj de Esperanto kaj Esperantistoj svarmigxis en Huangshi. Kiam mi veturis al Huangshi, cxe la fervojo kaj sur la avenuoj tra la urbocentro de la stacidomo al la kongresejo sur Haiguan-monto,trovigxas multe da verdstelaj flagoj, la etoso estas tre densa kaj “verda”. La gesamideanoj el diversaj provincoj veturis al Huangshi de diversaj lokoj...,iuj ecx biciklis mil kilometrojn. Tiam estis 1981 !! pri la kongreso mi ne jugxas cxi tie, sed mi certas, ke la Kongreso estas UNUA vera Esperanta Cxina Kongreso en Cxina E-historio. Post la kongreso la movado en nia provinco iris iom zigzage. Iuj silentis kaj iom post iom malaperis. Sed veraj Esperantistoj dauxre lernas, studas kaj verkas kaj ordigis siajn E-aferojn. Gxis 1986, tiam en Pekino okazis la 71-a UK. do la movado en nia provinco iom post iom vekigxis kaj dauxris gxis nun vigle.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2011/11/19 14:38:17

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询