dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Novjara mesaĝo 胡锦涛2012年新年贺词

您是本帖的第 2390 个阅读者
平板 打印
标题:
Novjara mesaĝo 胡锦涛2012年新年贺词
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Novjara mesaĝo 胡锦涛2012年新年贺词

http://esperanto.cri.cn/581/2011/12/31/1s131542.htm

Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao por 2012
(GMT+08:00) 2011-12-31 18:30:01Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )
Ĉe la sojlo de la nova jaro, la 31-an de decembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televido, novjaran mesaĝon titolitan "Kune Akceli Mondajn Pacon kaj Evoluon". Jen la tuta teksto:

 
图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao por 2012
Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj, amikoj:

Baldaŭ sonos la novjara sonorilo, kaj la homaro eniros en la jaron 2012. En tiu ĉi bela momento, plena de esperoj, mi tre ĝojas adresi, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televido, novjaran bondeziron al la tutlanda popolo de ĉiuj naciecoj, al samlandanoj en Honkonga Speciala Administra Regiono, Makaa Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, al transmaraj ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj al diverslandaj amikoj tra la tuta mondo.

La jaro 2011 estas la komenco de la 12a kvinjara plano de Ĉinio. Vizaĝe al la kompleksa situacio internacia kaj la peza enlanda tasko de reformado kaj evoluo, la ĉina popolo, kun unuanimeco kaj progresemo, plu antaŭenpuŝis reformadon kaj malfermon kaj socialisman moderniĝon, tenis la ekonomion en stabila kaj relative rapida kresko, plenforte altigis la nivelon kaj kvaliton de la popola vivo. Ĉinio plifortigis amikecajn kunlaborojn kun diversaj landoj, aktive partoprnis en internaciaj kunlaboroj por akceli la ekonomian kreskon kaj financan stabilecon de la mondo, plibonigi la tutmondan ekonomian administron kaj solvi fokusajn problemojn internaciajn kaj regionajn. Ĉinio ja faris novan kontribuon al la monda paco kaj evoluado.

En la nova jaro la ĉina popolo alte tenos plu la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, prenante kiel orientilojn la gravajn pensojn, kiaj la teorio de Deng Xiaoping kaj la "tri reprezentoj", profunde efektivigos la koncepton pri scienca disvolvado, laŭscience rapidigos la ŝanĝon de ekonomi-disvolva maniero, praktikos pozitivan financpolitikon kaj prudentan monpolitikon, rapidigos reguligon de ekonomia strukturo, plenforte garantios kaj plibonigos la popolan vivon, senĉese profundigos reformadon kaj malfermon, tenos ekonomion en stabila kaj relative rapida disvolviĝo kaj akcelos harmonion kaj stabilecon de la socio. Ni persistos en la orientiloj pri "unu lando kun du socisistemoj", "honkongana administrado super Honkongo", "makaana administrado super Makao" kaj alta aŭtonomeco, kaj protektos, kun ĉiuj samlandanoj en Honkongo kaj Makao, longedaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj Makao. Ni persistos en la orientilo pri "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj", antaŭenigos plu la pacan disvolviĝon de la du-bordaj rilatoj, protektos bazajn interesojn de la ĉina nacio kaj pliigos komunajn interesojn de la du-bordaj samlandanoj.

Paco, evoluo kaj kunlaboro estas alvoko de la epoko kaj reflektas komunajn interesojn de la popoloj de diversaj landoj. En la nuna tempo profunde disvolviĝas la monda multpolusiĝo kaj la ekonomia tutmondiĝo kaj profundiĝas reciproka dependado de diversaj landoj. Sed la revigliĝo de la monda ekonomio ankoraŭ estas malfacila. La seriozaj internaciaj kaj regionaj problemoj des pli multiĝas. La paco kaj evoluado de la mondo alfrontas senprecedencajn ŝancojn kaj defiojn. Ĉinio restos fidela al la celo de sia eksterlanda politiko konservi la mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon, persistos en la memstara kaj paca eksterlanda politiko, ĉiam sekvos la vojon de paca evoluo, plenumos la malferman strategion de reciproka profito kaj kuna gajno, disvolvos amikan komunikadon kaj reciprokprofitan kunlaboron kun diversaj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto, kaj aktive partoprenos en internaciaj kunlaboroj respondaj al tutmondaj problemoj.

Mi kredas, ke se diverslandaj popoloj unuanime klopodos, ni venkos diversajn malfacilojn kaj riskojn kaj senĉese faros novajn paŝojn sur la vojo por konstrui harmonian mondon longdaŭre pacan kaj komune prosperan.

Fine, en Pekino, mi deziras al vi feliĉon kaj sanon en la nova jaro!

Karaj amikoj, tio, kion vi aŭdis estas la novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, sub la titolo "Kune Akceli Mondajn Pacon kaj Evoluon". Dankon pro via aŭskulto!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2011/12/31 20:02:47

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询