此主题相关图片如下:
☆ Resume: Sxajne mankas skribe subjekto al multaj versoj de Tang-poemoj. Tradukante Tang-poemon japana esp-isto sentas tion malfacila. Li sendas leteron peti helpon kaj 提要:唐诗的许多句子字面上没有主语。一位外国世界语朋友在世译唐诗时感到为难,来信探讨。这是几封有关的信件。
信件☆01 Morita al Trigo 森田明致彭争鸣
在 2012-12-03 17:44:20,"Morita, Akira (森田明)" 写道:
Kara samideano Trigo!
Mi estas Morita Akira, loghanta en Nagoya, Japanio. En la lasta augusto ankau mi ricevis vian klarigan komenton pri 管子, kiun vi skribis unue por nia komuna amiko s-ro Markus Gabor.
Nun hodiau mi audacas turni min al vi kun mia persona peto.
Se vi bonvolus doni al mi instrukcion, mi estus tre, tre dankema al vi.
Temas pri poemo-peco de Yuan Zhen (元稹). Sube mi kopiis artikolon, kiun mi trovis
en la china retejo "百科". Sed pro mia primitiva lingvokono mia kompreno restas ankau malsuficha.
Mi deziras demandi vin vi rilate nur la unuan verson pri sekvantaj 2 punktoj.
春来频到宋家东,垂袖开怀待好风。
1) Kio, au kiu estas la subjekto de 到?
Chu Printempo atingas la belulinon loghantan okcidente de la domo de s-ro Song?
au la poeto (=元稹的詩人自我)mem vizitas ofte la najbarinon de S-ro Song?
2) Kiu pendas manikojn (垂袖)kaj malfermas sinon (開懐) kaj atendas bonan venton(待好風)?
Chu la 美貌多情的 najbarino? Au la poeto mem?
Miaj provaj tradukoj:
a) Printempas, mi frekventas
la najbarinon de Song Yu
kun brakoj loze pendantaj
kun sin' vaste malfermita
atendas mi bonan venton.
b) Herold' printempa atingas
la najbarinon de Song Yu.
Kun manikoj jen pendantaj
kaj sin' loze malfermita
shi atendas bonan venton.
Iu japana novelisto (antau 80 jaroj) citis chi-supran verson
che la komenco de sia mallonga rakonto.
Li komprenis la verson kiel en mia prov-traduko b).
Sed al mi shajnas, ke post la frazo 春来(printempo venas) oni devus subkompreni
la pronomon 我(mi).
Au ambau komprenoj (trad a kaj b) estas efektive ghustaj?
Mi esperas, ke miaj "primitivaj" demandoj ne multe ghenos vin.
Kun sinceraj salutoj kaj antaudankoj
Samideane via Morita Akira (森田 明)