诗人柳永 Liu Yong
此主题相关图片如下:
☆ Rimportreto de
Liu Yong (cx. 987 - cx.1053)
Liu Yong en printempa zefiro
dronis en plezuro amplena
de viv' en bordelo sengxena.
Anstataux vanta fam-akiro
li sxatas kanti laux inspiro
malgraux fiasko ekzamena.
Liu Yong en printempa zefiro ---
premiero sen rang' postena.
Versi bedauxron en korsxiro
pri lunark' sub vento matena.
Mizeras lia morto scena:
putinoj veis kun suspiro
Liu Yong en printempa zefiro.