Bai Ting (1248-1328)
Dank' al Babilo Bonza
En feria tago s-ro Mo Zishan ekskursis al monto kaj venis al templo, kie la pejzagxo estis suficxe pitoreska. Li do recitis la verskvaron de Tang-dinastio por versxi sian gxojon:
Tuttage preman mi vertigxon sentas.
Je printempfino, monton mi ascendas.
Dank' al babilo bonza en la templo,
duontaga libero min atendas.
Tamen, vidinte la abaton, s-ro Mo Zishan trovis lin nur filistra bonzo. Interparolo ne placxis. S-ro Mo Zishan foje-refoje volis foriri. Sed la abato insiste restigis lin tagmangxi, fakte por ke s-ro Mo Zishan almozdonu monoferon. La longtempa restado multe gxenis s-ron Mo Zishan. Li do petis skribilaron kaj skribis la supran poemon, kun sxangxita vico de versoj, sur la muron:
Duontaga libero min atendas.
Je printempfino, monton mi ascendas.
Dank' al babilo bonza en la templo,
Tuttage preman mi vertigxon sentas.
--- Tradukis Guozhu el la Kvieta Parolo
白珽(1248-1328)
逢僧话
莫子山暇日山行,遇一寺,颇有泉石之胜,因诵唐人绝句,以快喜之,云:
“终日昏昏醉梦间,
忽闻春尽强登山。
因过竹院逢僧话,
又得浮生半日闲。”( 唐·李涉《登山》[1]李涉,唐宪宗至文宗时人,宪宗元和年间,曾因事贬谪出京,至文宗时,又被罢官,流放桂粤。)
及叩其主僧,庸僧也,与语,略不相入,屡欲舍去。僧意以为檀施,苛留作午供,郁郁久之,殆不自堪,因索笔以前诗错综其辞,而书于壁曰:
“又得浮生半日闲,
忽闻春尽强登山。
因过竹院逢僧话,
终日昏昏醉梦间。”
——《湛渊静语》