dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 苏轼帖(05) 魏学洢 <核舟记> Boato

您是本帖的第 1418 个阅读者
平板 打印
标题:
苏轼帖(05) 魏学洢 <核舟记> Boato
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
苏轼帖(05) 魏学洢 <核舟记> Boato


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Wei Xueyi (1596--1625)

BOATO SKULPTITA EL PERSIKKERNO

Vivis en Ming-dinastio (1368--1644) majstrometiisto nomata Wang Shuyuan, kiu povis skulpti el col-diametra lingo palacajn konstruajxojn, objektojn, homfigurojn, kaj diversajn birdojn, bestojn, arbojn aux sxtonojn, cxiuj laux naturaj konturoj de la krudmaterialo kaj kun sia aparta gusto. li iam donacis al mi boaton, skulptita el persikkerno, kiu temis pri la vizito de Su Shi al la Rugxa Klifo.

La boato longis, de pruo gxis pobo, cx. je pli ol ok colonoj, kaj altis proksimume je du maizgrajnoj. meze, vidigxis vasta halo kiel kajuto, supersxirmita per bambufolio, kaj ambauxflanke de la kajuto estis malgrandaj fenestroj, dekstre kaj maldekstre po kvar, resume ok. malferminte la fenestrojn, oni povis vidi tra ili delikatan balustradon. kaj, ferminte la fenestrojn, oni povis legi sur la klapoj gravuritajn surskribojn. dekstre:

  la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon,

  kaj la mallevigxanta akvo malkovris rokojn.*

maldekstre:

  blovis frida zefiro,

  kviea estis la akvo.**

cxiuj literoj estis sxirmitaj per blua farbo.

Sur la pruo kunsidis tri personoj. tiu meze, kun alta cxapo kaj haroza barbo, estis s-ro Su Shi; dekstre: lia amiko la bonzo Foyin; kaj maldekstre estis s-ro Huang Tingjian.

S-roj Su kaj Huang ambaux aprecis al rulajxo de kaligrafia verko. per sia dekstra mano Su Shi tenis unu ekstremon de la rulajxo, kaj la maldekstran manon li metis sur la dorso de s-ro Huang. per sia maldekstra mano Huang tenis la alian ekstremon de la rulajxo, kaj, per sia dekstra mano fingromontrante al la verko, li kvazaux ion parolis al sia amiko. montrigxis videblaj la dekstra piedo de s-ro Su kaj la maldekstra piedo de s-ro Huang, ambaux iom flanken tenigxis. genuoj de ili unu apud alia cxiom kasxigxis en la vestfaldoj sub la rulajxo.

Foyin aspektis ekzakte similas al la bodisatvo Majtrejo: kun nudigitaj brusto kaj mamoj. levante sian kapon li rigardis disten, lia pozo kaj mieno multe diferencigxis de tiuj de s-roj Su kaj Huang. li sidis kun dekstra gambo kusxanta, sur kubuto de sia kurbigxanta dekstra brako li apogis sin sur la boatflanko. Levigxis lia maldekstra genuo, kie ripozis lia maldekstra brako kun rozario, kies bidoj estis klare nombreblaj.

Sur la pobo kusxigxis remilo, ambauxflanke de gxi trovigxis po unu boatisto. tiu, cxe maldekstra flanko estis kun konusa hartubero kaj levigxanta kapo. Lia maldekstra mano kaptis ekvilibrilon, kaj la dekstra palpis al sia dekstra piedo, kvazaux lauxte vokis. tiu cxe maldekstra mano palpis al forno, sur kiu sidis krucxo. tiu homo kun trankvila mieno rigardis antauxen, kvazaux auxskultante la boligxon de teo.

Dorso de la boato estis iom plata, kaj tie gravurigxis la subskribo de la auxtoro, kiu legigxis jene:

“Auxtune en la dua jaro*** de Tianqi-erao skulptis Wang Shuyuan de Yushan”

La strekoj, kvnkam tiel maldikaj kiel kulpiedoj, estis klare distingeblaj kaj nigre farbitaj. Sube sekvis sigelo de respekta nomo: “Chuping-montano”, skarlate farbita.

Resume en la boato trovigxis: kvin homfiguroj; ok fenestroj; boatsxirmilo, remilo, forno, krucxo, rulajxo, rozario, respektive po unu; subskriboj, auxtora subskribo, sigelilo, malpli ol unu colo. La miniature artajxo estis farita el longa kaj maldika perskkerno.

Post atenta observado, mi, Wei Xueyi, admiris kun miro: Ho, kiel mirinda metiarto! En antikvaj verkoj ja estis multaj notoj pri artajxoj kreitaj kvazaux de fantomoj aux feoj, tamen, ja kiu jam vidis skulptajxon el ligno malpli granda ol colo tamen kun klarvideblaj brovoj kaj barboj? Ecx se iu dirus al mi tion, kion mi mem jxus priskribis, mi ankaux prenos tion mensogon. sed tion mi nun vidis ja propraokule! Laux tio supozante, ankaux ne estas neeble ke oni skulptis simiinon sur pinto de dorno**** Ho, kiel mirinda matiarto!

-----------------
notoj:
* citajxo el la “dua vizito al la rugxa klifo” Penseo n-ro 10. p. 42
**citajxo el la “unua vizito al la rugxa klifo” Penseo n-ro 5, p. 17
***1622 p.k.
****laux noto en Hanfeizi; iu song-ano fanfaronis al la regxo de Yan-regno, ke li povas skulpti simiinon sur pinto de dorno.
        el vol. x de “Yuchu Xin Zhi”
                                  (Trad. Guozhu)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2015/3/28 15:53:00

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 3 次数据查询