dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 习近平二○一六年新年贺词(Guozhu)

您是本帖的第 1685 个阅读者
平板 打印
标题:
习近平二○一六年新年贺词(Guozhu)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
习近平二○一六年新年贺词(Guozhu)


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
  Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping por 2016

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj:

Post nur kelkaj horoj eksonos la sonorilo de la nova jaro. Ni baldaŭ adiaŭos la jaron 2015 kaj bonvenigos la unuan strion da sunlumo de la jaro 2016. En tiu ĉi momento de adiaŭo al la malnova jaro kaj bonvenigo al la nova, mi esprimas novjarajn bondezirojn al divers-etnaj popolanoj de la tuta lando, al la samlandanoj de la Honkonga kaj Makaa Specialaj Administraciaj Regionoj, al la samlandanoj de Tajvano, al transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉin-devenuloj, kaj al amikoj de ĉiuj landoj kaj regionoj de la mondo!

Rikolto kompensas oferon. En la jaro 2015 la ĉina popolo oferis multe, kaj ankaŭ rikoltis multe. Nia ekonomia kresko daŭre staris en la antaŭa vico de la mondo; la reformado amplekse impetis; la jursistema reformado profunde evoluis; la speciala klerigo "tri striktoj kaj tri honestoj" antaŭenigis plibonigon de la politika medio; la kontraŭkorupta batalo iris ĉiam pli profunden. Sub la komuna penado de ĉiuj popolanoj de la tuta lando la "12a Kvinjara Plano" perfekte plenumiĝis, kaj la popolamasoj havis pli multe da akir-plezuro.

En tiu ĉi jaro ni solene festis la 70an datrevenon de la venko de la ĉina rezistmilito kontraŭ la japana agresado kaj de la venko de la kontraŭfaŝista milito, organizis grandiozan revuadon, kaj montris la veron, ke justo nepre venkas, paco nepre venkas kaj popolo nepre venkas. Ni ĉiudimensie praktikis la strategion potencigi la armeon, kaj samtempe proklamis redukti 300 mil armeanojn. Mi renkontiĝis kun sinjoro Ma Ying-jeou en Singapuro, per kio ni realigis la manpremon trans la spaco kaj tempo de 66 jaroj kaj prezentis, ke paca evoluo de la dubordaj rilatoj estas la komuna deziro de la dubordaj samlandanoj.

En la jaro 2015 Pekino havigis al si la rajton gastigi la 24ajn Vintrajn Olimpikojn; ĉina juano estis akceptita de la Internacia Mona Fonduso kiel unu el la valutoj kun specialaj retrataj rajtoj; la granda pasaĝeraviadilo C919, dezajnita de Ĉinio mem, eliris el sia finmuntado; la ĉina superkomputilo en sinsekvaj ses fojoj rompis la mondan rekordon; la satelito por sondi malluman materion, esplorita de ĉinaj sciencistoj, estis pafita en la spacon; Tu Youyou fariĝis la unua ĉina sciencisto, kiu gajnis la Nobel-premion... Ĉio ĉi tio klarigas, ke nur kun persistado oni povas realigi sian revon.

En tiu ĉi jaro ni havis ĝojon, kaj ankaŭ triston. La pasaĝerŝipo "Orienta Stelo" renversiĝis; en la haveno Tianjin estis eksplodo kaj incendio; en Shenzhen okazis terlavango. Tiuj eventoj deprenis la vivon de multaj homoj, kaj krome, niaj samlandanoj estis mortigitaj de teroristoj. Por ili ni sentas doloron. Ni memoras ilin. Pacon al tiuj forpasintoj kaj sanon al tiuj postvivintoj. Ĉe niaj popolamasoj restas ankoraŭ iuj malfaciloj kaj afliktiĝoj, kaj la partio kaj registaro certe pli diligente laboros por protekti la vivon kaj posedaĵojn de la popolo kaj plibonigi la vivtenon de la popolanoj.

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj :

La jaro 2016 estas la komenca jaro de la ŝlosila periodo de nia lando en konstruado de bonfarta socio. La 5a plena sesio de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio difinis la direkton, laŭ kiu Ĉinio evoluos en la venontaj kvin jaroj. La perspektivo nin spronas, sed feliĉo ne mem falos de la ĉielo. Ni devas starigi plenan fidon, pli diligente labori, praktiki la evoluigajn ideojn de novkreado, kunakordigo, verda disvolvado, malfermo kaj kunĝuo. Ni devas plenforte antaŭenigi la strukturan reformadon, plenforte profundigi reformadon kaj malfermon, plenforte akceli justecon de la socio, plenforte krei purecon de la politiko, kaj per ĉio ĉi tio ni donu bonan komencon por la ŝlosila periodo de nia lando en konstruado de bonfarta socio.

Por plenamplekse konstrui bonfartan socion la ĉina popolo de 1,3 miliardoj da loĝantoj devas marŝi man-en-mane. Mia revo estas, ke dekoj da milionoj da malriĉuloj liberiĝu de malriĉeco. Ni klarionis por elimini malriĉecon. La tuta partio kaj la tuta lando devas unuiĝi kaj kune klopodi, por ke ĉiuj malriĉaj loĝantoj kiel eble plej frue liberigu sin de malriĉeco. Ĉiujn popolamasojn en malfacilo ni devas prizorgi, por ke ili sentu varmon en la koro.

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj:

Ni havas nur unu planedon, kiu estas nia komuna hejmloko. En tiu ĉi jaro la gvidantoj de nia lando partoprenis multajn internaciajn konferencojn, ĉeestis ne malmultajn diplomatiajn aktivecojn, antaŭenigis la strategion"unu vojo kaj unu zono"akiri esencan progreson, aliĝis al la tagordo de UN pri daŭripova evoluigo de 2030 kaj al la internacia afero pri traktado de la klimata ŝanĝiĝo. La mondo estas tiom granda kaj la problemoj estas tiom multaj. Tial la internacia komunumo deziras aŭskulti la voĉon de Ĉinio kaj vidi la projekton de Ĉinio. Do Ĉinio ne povas foresti. Fronte al tiuj homoj, kiuj restas en mizero kaj milito, ni devas esti simpatiaj kaj kompataj, des pli ni devas porti devon kaj tuj agi. Ĉinio ĉiam malfermos sian sinon al la mondo, kaj ankaŭ laŭeble etendos sian manon al tiuj, kiuj alfrontas malfacilojn. Ni volas, ke nia rondo de amikoj estu pli granda.

Mi elkore esperas, ke la internacia socio kune klopodu, por ke paco pli multiĝu kaj kunlaboro pli multiĝu. Ni Ŝanĝu malamikecon al kunlaboro, kaj konflikton al paco, kaj ni kune konstruu la homaran sortokomunumon de ĉiuj popoloj.

Dankon.

ip地址已设置保密
2016/4/2 23:19:27

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04297 秒, 4 次数据查询