dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 永葆初心

您是本帖的第 1572 个阅读者
平板 打印
标题:
永葆初心
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
永葆初心


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Guozhu:
Kun Sensxangxa Origina Intenco
—— Resumo Okaze de la 200-a Kontribuo al la Rubriko <Cxinaj Antikvaj Poemoj> de la Retpagxo El Popola Cxinio 

Fondo de la rubriko <Cxinaj Antikvaj Poemoj> en la retpagxo El Popola Cxinio estas iniciita de s-ano Simio Hou en la majo de 2012. Verkadon de la serio da artikoloj plenumis Guozhu laux la ritmo cxiusemajne po unu peco konigante unu poemon el la antikva poezio de Cxinio. Guozhu sendis la kontribuon al s-anino Chen Ji de EPCx kaj sxi arangxis la aperigon en la retpagxo de EPCx. Nia celo estas per tia maniero propagandi la cxinan kulturon. 
La unua peco kun numero A001 konigas la poemon <Surmonta dialogo> de Li Bai. Guozhu sendis tion je 2012-07-01. La centa peco n-ro A100 pri la poemo <Bambuo kaj Roko> de Zheng Banqiao estas sendita en 2014-06-21.
Guozhu verkis la resumon de la unua cento da kontribuoj en 2014-06-28 kun titolo <Ne Estu Nur Ilo>. Tiel sukcese finigxis la tasko de la unua cento. Poste, estimata veterano Li Sen publikigis per sia pago tion librogorme en 2015-09. La libro havas la titolon <Babiloj Sur Verda Monto> kaj 395 pagxojn kun teksto je 320 miloj da vortoj. Tio estas frukto de la unua stadio.
La kontribuo n-ro A101 estis farita en 2014-07-05 pri la poemo <el Antikvecaj poemoj (15) Por kolekti sagxulojn per honoro > de Li Bai.
La kontribuo n-ro A200 konigas pri la poemo <Laux melodio Linjiang'xian(Cxeborda Feo) > de Yang Shen(1488-1559) : Ruligxas orienten l' ondoj de Jangzi-rivero. Laux origina laborplano tiu cxi n-ro 200 devas esti sendita je julio de 2016, tamen fakte malfruigxis je kvar monatoj. La kauxzo estas ke Guozhu travivis krizon: tri foje je hospitalaj avertoj pri dangxero de grava malsano, dufe je enhospitaligxo kaj dufoje je ekhalto de spiro. Felicxe mi forkuris de la Morto dank' al savo far kuracistoj kaj zorga flegado de miaj familianoj. Do la lastaj pecoj en la ducenta serio mi faris en tre malfacila dangxera situacio kun malsanema korpo.
Post finskribo de la 200-a peco, lauxkutime Guozhu faris resumon kaj scias ke gxis nun la serio jam konigas pri 190 poemoj de 101 auxtoroj kun konstatebla nomo. krome estas ankaux aliaj 18 pecoj kies auxtoroj estas anonimaj (ekz-e tiuj en la Libro de Poezio) Do resume ni jam konigas 208 poemoj de 119 auxtoroj (de tiuj en la Libro de Poezio antaux trimil jaroj gxis tiuj en Qing-dinastio antaux cent jaroj) Kiam mi listigas tiujn imponajn nomojn kaj titolojn, mi sentas min kvazaux antaux granda spektaklo de maro da brilaj steloj kaj ekmemoras la vortojn de Kalocsay pri la senvelka "Eterna Bukedo" .
Guozhu komencis lerni Esperanton en la dato 1956-10-22, kontinue kun neniama intercxeso. Do, gxis la dato 2016-10-22 mi havas la Diamantan Jubileon de mia esperantisteco. Mi sentas konsolon pro tio ke spite al cxia malmacilo, restas fidela kaj sensxangxa la origina intenco diskonigi la cxinan kulturon per Esperanto. En la venontaj tagoj mi ankaux persistu same kiel antauxe kaj mi versas la suban rondelon:

Guozhu, kun fidela eka koro,
vivas en Tero-vilagx' ermite,
pene fosas nian sulkon sxvite,
senlace kaj cxiam en fervoro.

Sencxese dauxras lia laboro,
dum ses jardekoj forpasis glite.
Guozhu, kun fidela arda koro,
vivas en Tero-vilagx' ermite.

Nun venas gratuloj kun adoro
al la jubileulo elite
fama transmare kaj multmerite.
Cxar kia laboro tia valoro.

Guozhu, kun fidela verda koro.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2016/12/11 19:48:23

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09473 秒, 4 次数据查询