dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Novjara mesagxo 习近平2017年新年贺词

您是本帖的第 1967 个阅读者
平板 打印
标题:
Novjara mesagxo 习近平2017年新年贺词
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Novjara mesagxo 习近平2017年新年贺词

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

 Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping por 2017

 

(GMT+08:00) 2016-12-31 19:06:03     RedaktoroĜoja

Ĉe la sojlo de la nova jaro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio, Ĉina Centra Televido, Ĉina Globa Televida Reto kaj interreto publikigis novjaran mesaĝon por 2017. Bonvolu aŭskulti la plenan tekston de la mesaĝo:

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj:

La jaro 2016 baldaŭ foriros, kaj la sonoriloj sonoros la komencon de la nova jaro. En la bela momento adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan, mi adresas novjarajn bondezirojn al la ĉina popolo de ĉiuj etnoj, al samlandanoj en Honkonga Speciala Administracia Regiono, Makaa Speciala Administracia Regiono kaj Tajvano, al transmaraj ĉinoj kaj al amikoj de ĉiuj landoj kaj regionoj de la mondo!

Por la ĉina popolo, la jaro 2016 estas eksterordinara kaj ankaŭ neforgesebla, la 13ª Kvin-Jara Plano bone komenciĝis. Ni aktive praktikis novan koncepton de disvolvado, rapidigis konstruadon de bonfarta socio, antaŭenigis la ekonomian kreskon ĉiam antaŭ tiu de la mondo. Ni firmvole antaŭenpuŝis plenampleksan profundigon de reformado; la reformado pri la flanko de provizado marŝis kun gravaj paŝoj; la reformado por nacidefendo kaj armeo akiris grandan trarompon; kaj ĉefa strukturo de la reformoj en diversaj kampoj jam formiĝis. Ni plenforte antaŭenpuŝis ampleksan laŭleĝan ŝtatregadon, profundigis reformadon de jursistemo, plenforte akcelis juran justecon kaj protektis socian egalecon kaj justecon. Ni tutforte antaŭenigis plenampleksan kaj rigoran regadon en la partio, senŝanceliĝe batalis kontraŭ "tigroj kaj muŝoj", daŭre purigis la politikan medion, kaj pro tio la fizionomio de la partio, politiko kaj socio daŭre pliboniĝis.

En la jaro 2016, la "ĉina ĉiela okulo", sfera teleskopo kun la plej granda aperturo en la mondo ekfunkciis; la "satelito de malluma materio Wukong" navigis en la kosmo dum unu jaro; la "scienca satelito Mozi" estis pafita al la spaco; la kunhoma kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tianggong-2 sukcesis en rendevuo. Cetere ĉinaj olimpikaj atletoj kreis bonajn rekordojn, dum la teamo de la ĉina virina volejbalo, post 12 jaroj, denove staris sur la plej alta altaro en la Olimpikoj... Krome, danke al reformado, vilaĝanoj pli oportune fariĝis urbanoj; geknaboj en multaj malriĉaj regionoj ĝuis pli bonajn kondiĉojn; homoj, kiuj delonge ne havis identigilon, povis rajti ĝin ricevi; multaj popolanoj disponis pri siaj familiaj kuracistoj; ĉiuj riveroj estas administrataj de siaj propraj riverestroj... ĉio ĉi tio igas nin kontentaj kaj trankvilaj.

En la jaro 2016, ĉe la bela Okcidenta Lago, ni okazigis la 11-an Pintkonferencon de Gvidantoj de la Grupo 20. Per la konferenco, ni kontribuis al la mondo la ĉinan saĝon kaj la ĉinan projekton, ni ankaŭ montris al la mondo la eksterordinare belan ĉinan figuron kaj elegantan ĉinan brilon. La strategio "Zono kaj Vojo" estis rapide antaŭenpuŝita, kaj Azia Infrastruktura Investa Banko oficiale ekfunkciis. Ni persistis pri paca disvolvado kaj firme defendis nian teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn. La ĉina popolo absolute ne konsentas, ke iu ajn agas fie ĉi-rilate.

En tiu ĉi jaro okazis multaj naturaj katastrofoj kaj sekurecaj akcidentoj multloke, kiuj kaŭzis grandan damaĝon de vivoj kaj posedaĵoj al popolamasoj, pro tio mi sentas tre doloron. Kelkaj ĉinaj packonservaj soldatoj oferis sian vivon por la monda paco, ni kormemoras ilin kaj faras apartan zorgon al iliaj familianoj.

En la jaro 2016, ni solene festis la 95an datrevenon de fondiĝo de Komunista Partio de Ĉinio kaj la 80an datrevenon de venko de Longa Marŝado de la ĉina ruĝa armeo. Ni devas memori tiujn antaŭulojn, kiuj sin oferis por la ĉina popolo kaj por la ĉina nacio, esti fidelaj al la misio prenita de la Komunista Partio de Ĉinio antaŭ 95 jaroj kaj plu marŝi antaŭen.

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj:

En la baldaŭa jaro 2017, la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Tutlandan Kongreson, kaj plenampleksa konstruado de bonfarta socio, plenampleksa profundigo de reformado, plenampleksa konstruado de jurŝtato kaj plenampleksa mastrumado de la partio devas esti plene efektivigitaj. Venko ne aŭtomate venos, revo realiĝos nur per klopodoj kaj bataloj.

Survoje de konstruado de la bonfarta socio ne manku eĉ unu el ĉiuj homoj! En 2016 pli ol dek milionoj da malriĉaj homoj sin liberigis de malriĉeco. Al tiuj homoj, kiuj diligente laboris por elimino de malriĉeco, mi esprimas mian respekton. Okaze de la nova jaro mi plej zorgas pri la popolamasoj, kiuj restas en malfacila situacio: kiel ili fartas en manĝado kaj loĝado, kaj ĉu ili povas bone pasigi la novan jaron kaj la Printempan Feston. Mi ankaŭ scias, ke iuj popolanoj havas malfacilaĵojn en trovo de laboro, eduko de gefiloj, kuraco ĉe hospitaloj kaj loĝado. Efike solvi tiujn malfacilaĵojn estas neevitebla devo de la partio kaj registaro. La tuta partio kaj la tuta socio devas plu zorgi kaj helpi malriĉajn homojn kaj homojn en la malfacila situacio, por ke la fruktoj de la reformado kaj disvolvado feliĉigu pli da popolanoj kaj la popola vivo estu pli feliĉa kaj kontentiga.

Nur ni, 1,3 miliardoj da ĉinaj popolanoj, kune klopodu, nur nia partio ĉiam staru kune kun la popolo, ni certe povu bone iri nian vojon de longa marŝado.

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj:

Ĉinoj ĉiam pledas por koncepto de "unuiĝo de la mondo kaj unu familio de la homaro". La ĉina popolo ne nur zorgas pri sia vivo, sed ankaŭ pri tiu de la popolanoj de diversaj landoj en la mondo. Nuntempe partaj landoj kaj regionoj de la mondo ankoraŭ suferas militfajron kaj malriĉecon, kaj malsano kaj katastrofo ofte minacas homojn en la mondo. Mi elkore deziras, ke la internacia komunumo staros kune manĉemane, kaj, kun koncepto de homara sortokomunumo, konstruos la terglobon pli kaj pli prospera.

Ni kune bonvenigu la sonoradon de la nova jaro kun fido kaj espero!

Dankon.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2016/12/31 19:41:12

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询