dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 黛玉 葬花词 Morna kanto pri floroj

您是本帖的第 2924 个阅读者
平板 打印
标题:
黛玉 葬花词 Morna kanto pri floroj
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
黛玉 葬花词 Morna kanto pri floroj


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
MORNA KANTO PRI FLOROJ

Ve, floroj velkas, falas, kaj petaloj drivas en l' aer'!
Kiu kompatas pri la sven' de juno kaj aroma hel'?
Filandroj milde sxvebas super pavilonoj primaveraj,
salikaj flokoj nagxas kise al kurtenbrodajxoj belaj.
花谢花飞花满天,红消香断有谁怜?
游丝软系飘春榭,落絮轻沾扑绣帘?

Knabin' en sia cxambro nun morozas pri printempa sven';
nenio liberigas sxian povran koron el cxagren'.
Levinte la kurtenon, kun la hoj' enmane sxi elpasxas;
sed hezite, cxar treti la falintajn florojn sxi domagxas.
闺中女儿惜春暮,愁绪满怀无释处;
手把花锄出绣闺,忍踏落花来复去?

Paradas la aromon fresxan kaj la ulmo kaj salik',
ignore al petala falo de la pruno kaj persik'.
Sed venontjare prunaj kaj persikaj floroj ja revenos,
tamen la cxambro kaj la lito de l' knabino jam malplenos!
柳丝榆荚自芳菲,不管桃飘与李飞;
桃李明年能再发,明年闺中知有谁?

Finkonstruigxis nestoj aromaj en la tria monat'---
hove, hirundoj, vi turmentis florojn, tute sen kompat'!
Ankaux venontjare vi bekadon al  burgxonoj faros?
Sed tiam viaj nestoj super la senhoma cxambr' disfalos.
三月香巢已垒成,梁间燕子太无情!
明年花发虽可啄,
却不道人去梁空巢也倾。

Ja tricent sesdek tagoj cxiujare. Sed kia la tag'!
Ponard' de vent' kaj glav' de frosto drastas en kuna atak'.
Ve, kiel longe la petaloj cxarmaj firme sin retenos?
Cxu ne momenta blovo jam senspure ilin tuj forprenos?
一年三百六十日,风刀霜剑严相逼;
明媚鲜妍能几时,一朝飘泊难寻觅。

Florad' tre placxas, sed post falo netroveblas kolektant';
jen kial tristas la florenteriga knabin' cxe verand'.
Senpova sxi, apoge al la hojo, larmas en soleco;
sur cxiun nudan brancxon kvazaux gutus sxia sang' sen cxeso.
花开易见落难寻,阶前闷杀葬花人;
独倚花锄泪暗洒,洒上空枝见血痕。

Kukolo ne kukuas, kiam falas krepuska saten';
lasinte la fosilon sxi refermas pordojn post reven'.
Surmure lum' el frida lampo palas, la knabin' ekkusxas;
fenestron frosta pluvo frapas, dum kovrila gel' sxin pusxas.
杜鹃无语正黄昏,荷锄归去掩重门;
青灯照壁人初睡,冷雨敲窗被未温。

Ve, kio kauxzas, ke mi senkonsole en aflikt' suferas?
Printempon mi duone amas kaj duone prikoleras
pro gxia subita aper', pro gxia abrupta forflu';
silente gxi emergxas, fordrivas ankaux tute sen bru'.
为奴底事倍伤神,半为怜春半恼春:
怜春忽至恼忽去,至又无言去不闻。

Jen morna kanto en la lasta nokto vibris tiel forte.
Cxu tion faris floranim' aux birdspirito eksterkorte?
Ne reteneblas la animo flora kaj birda spirit';
al birdoj mankas vortoj, inter floroj regas nur timid'.
昨宵庭外悲歌发,知是花魂与鸟魂?
花魂鸟魂总难留,鸟自无言花自羞;

Ho, kiom mi deziras havi jam flugilojn sub l' akselo,
por porti la petalojn al la pleja foro de l' cxielo!
Al la lontano, jen tiel malproksimen sub la cxiel'!
Sed cxu mi povus trovi tie por ili pecon da ter'?
愿奴胁下生双翼,随花飞到天尽头。
天尽头,何处有香丘?

Portempe la dolcxajn medolojn en cxi sakon mi ensxovu,
ke l' cxarmon kaj superbon man' da tero neta cxiam kovru!
Forpasu puraj, se vi naskigxis kun la sama natur'!
Cxu ne pli bone ol en stinkan akvon fali al malpur'?
未若锦囊收艳骨,一抔净土掩风流;
质本洁来还洁去,强于污淖陷渠沟。

Hodiaux enkavigi vin mi venas tuj post via morto.
Kaj kiam mi pereos? Ho ve! Ja ne certas mia sorto.
Pro l' enterigo de falintaj floroj oni mokos min.
Sed kiu entombigos min post la aper' de mia fin'?
尔今死去侬收葬,未卜侬身何日丧?
侬今葬花人笑痴,他年葬侬知是谁?

La tempo de dissink' petala kaj finigxo primavera
ja markas horon de paligxo kaj detru' de l' juno bela.
Kiam printempon svenan la velkanta cxarmo sekvos for,
jam forgesigxos la knabin' mortinta kaj falinta flor'!
试看春残花渐落,便是红颜老死时;
一朝春尽红颜老,花落人亡两不知!

--- El Esperanta eldono de Rugxdoma Songxo, Vol.I, cxapitro 27, p.390~391.
    Tradukis Seimin. Tajpe enretigis Guozhu je 2007-05-18


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/5/19 10:22:11

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询