dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Senfina Honoro 伟大但丁说不完(9)

您是本帖的第 3767 个阅读者
平板 打印
标题:
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(9)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(9)

9. Tajdas flugpensoj cxinstilaj

Verkoj de Dante kreigxis kvankam en tempo malnova, loko transmara kaj kun enhavo fremdlanda pri eventoj malproksimaj. Tamen, post profunda legado, kun miro ni trovis tute malajn impresojn: ke gxi trajtas kvazaux en tempo nuna, loko antaux niaj okuloj, kun enhavo pri kurantaj eventoj en cxina socio.

Kvankam en la Dia Komedio legigxas neniom da skribo pri Cxinio, tamen dum nia legado facile aperadis spontaneaj liberaj flugpensoj rilate al cxinaj aferoj.

9.1.
Legante pri la naskigxo de Dante, mi ekpensas pri Li Bai(701-762).
Antaux sia akusxo foje la patrino de Dante havis songxon, ke sxi venis sub alta lauxro sur verda herbo-tapisxo. Sxi ekvidis ke infano grimpis sur la lauxron, mangxis la frukton kaj deprenis lauxrajn foliojn kaj trinkis klaran fonton. Tamen, la infano ekfalis desur lauxro, transformigxis en pasxtiston. Dum palpebrumo la pasxtisto transformigxis en belan pavon. La patrino de Dante vekigxis surprizite kaj sxi naskis Dante.
En Cxinio ankaux cirkulis la legendo ke la patrino de Li Bai havis mirsongxon ke Venuso falis en sxian sinon kaj poste sxi naskis Li Bai.

9.2.
Legante pri la ellaborigxo de la Dia Komedio, mi ekpensas pri la fama diro ke "en ekzilo Qu Yuan versis sian Lisaon".
Pro politikaj konfliktoj Dante estis ekzilita ekde 1302 kaj poste li neniam povis reveni sian hejmurbon Florenco. En ekzilo de pli ol 20 jaroj Dante kreis la senmortan poemon La Dia Komedio.
Qu Yuan(cx.340-278 a.K.) estis la unua poeto en historio de cxina literaturo. Ankaux en sia ekzilo li kreis majstran poemon Lisao.

Vi spertos, kiom havas da amaro
  la fremda pan', kaj kiel dura vojo
  estas pasxadi per fremdul-sxtuparo!
(Paradizo 17:55-60)

9.3.
Legante la versojn de Dante, mi ekmemoris pri la similaj versoj de Du Fu(712-770).
En jaroj de sia ekzilo Dante suferis de humiligaj travivajxoj kaj poste li versis tion en La Dia Komedio:
Vi spertos, kiom havas da amaro
  la fremda pan', kaj kiel dura vojo
  estas pasxadi per fremdul-sxtuparo!
(Paradizo 17:55-60)

Similajn versojn ankaux Du Fu skribis pri sia sximado en la cxefurbo Chang'an:
Matene lordajn pordojn frapas  
Mi, nokte post cxeval' en polvo  
Vagas, al frid' regala gapas,   
Kaj sinkas en amara volvo.
(el Al Ministro Wei.Trad. Shi Chengtai. en la unua kolekto de eLibro Poemoj de Du Fu)

9.4.
Legante la suban strofon de Dante:
Kaj plu:"Fabrico, en bezonkondicxo,
  plu multe havi virton vi deziris,
  ol malvirtecon kun granda ricxo".
(Purg.20:25-27)
mi ekpensis pri la konduto de cxina konfuceanismo, ke
Ricxajxoj kaj honoro maljuste akiritaj estus por mi kiel flosantaj nuboj.
(Analektoj de Konfuceo.VII.16)

9.5.
Legante la versojn de Dante pri la nostalgia sonorado en vespero, ke
Estis la hor', ke hejmsopirajn pikojn
  maristoj sentas, kun kortusx' memoras
  la tagon de l' forlaso la amikojn;
kaj l' fresxan elmigrinton ekdoloras
  la son' de malproksima sonorilo,
  kiu pro l' tag' mortanta sxajne ploras;...
(Purg.8:1-6)
mi facile pensis pri la famaj versoj de poetoj en Tang-dinastio, ekz-e:
Vespere, mi ne povas vidi la hejmlokon.
Ho, kiel min cxagrenas en nebul' rivero!
(el Cui Hao, 704?-754?)

Venas sonorad' noktmeza al boato.
(el Zhang Ji,cx.753)

9.6.
La bildo sur la kovrilo de la Esperanta eldono de la Purgatorio estas pri Pia en la kvina kanto.
Pri mi memoru, kiu estas _Pia_.
  Min naskis _Siena_ kaj _Marem'_ estingis
(Purg.5:130-136)
Nur du versoj kaj du lokaj nomoj jam rakontis kortusxan tragedion de Pia. Tia lakonismo vekis mian penson pri la sama stilo en la Strangajxoj de Liaozhai far Pu Songling(1644-1715).

9.7.
Anstataux en latina lingvo Dante verkis sian Dian Komedion per la vulgara lingvo por ke gxi estu komprenata ankaux de virineto. Tio vekis mian memoron pri la legendo de Bai Juyi(772-846) ke li pruvis la facilan alireblecon de siaj poemoj per tio cxu maljunulino povas kompreni.

9.8.
Multlokaj kaj longaj komentarioj en la versoj de Dante memorigas min pri la cxinaj poemoj de Song-dinastio(960-1279) kun enhavo de argumentoj.

Nature, la plej ofta pens(ig)o estas pri la nuntempa reala socio. Cxie inundas korupto, malversacio, perversaj dekadencoj kaj gangrenigxoj, pli draste ol en la epoko de Dante antaux sep jarcentoj.

Sentencoj el verkoj de Dante estas furore famkonataj en Cxinio, ekz-e

Postvenu min! La gento diri povas.
  Vi firmu, kiel turo ne sinskua
  per sia pinto, kvankam vento blovas; (Purgatorio 5:13-15)

En iu korto de oficejo sen rilata al literaturo mi ecx trovis monumenton kun versoj de Dante: [noto 12]

  Danke mi sxuldas forton kaj favoron,
Vi el servuton min al libereco
  tiris per cxiuj vojoj kaj rimedoj.
  (Traduko de Giovanni Peterlongo)
Tio montris kiom grandan amon Dante gxuas de cxinaj popolanoj.

Tial, unu post aliaj generacioj da cxinaj kleruloj havis senkomparan admiron al verkoj de Dante, kiun ili esprimis ne nur en Cxinio skribe, sed ankaux en Italio vid-al-vide.

Kiel ni scias ke en la urbo Ravenna, kie forpasis Dante, okazas cxiujare kunsido por deklami poemojn de Dante.
Kaj en septembro 1998, en iu pregxejo de Ravenna, cxinaj eruditoj kaj poetoj, kiuj pilgrime venis al Italio, deklamis en cxina kaj itala lingvoj la 26-an kanton de Infero: Vojagxo de Ulysses(Odysseus).

Kiam okazas en la 91-a UK en la fama urbo Florenco, hejmloko de Dante, cxina esp-isto povas doni prelegon pri Dante, tio estas nova rekordo.
Tiu rekordo, estas nek unika, nek sen-precedenca inter cxinoj, kaj mi kredas, ke gxi estu dauxrigota estonte.


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/28 6:29:45

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询